Numero 130 – aŭtuno 2020
KODO de la „SPIRITA FRATECO”
1 – Ni proponu al ni ĉiumatene kiel modelon JESUON,
„mildan kaj korhumilan”:
en li estu nia Kredo, nia Espero, nia Karitato.
2 – Ni konservu la animon kaj la vizaĝon ĉiam serenaj,
eĉ kiam ni estas solaj.
3 – Ni serĉu ĉiumatene antaŭ la bona DIO tion, kion ni po-
vas fari, por doni konsolon kaj helpon al la proksimulo.
4 – Ni antaŭvidu la okazojn en kiuj ni devos nin bremsi,
por esti pretaj fari tion kaj pardoni la ofendojn.
5 – Ni turnu la parolon al la kompato de la mankoj kaj al la
rekono de la bonaj ecoj de la aliaj.
Ni sciu pacience toleri la ĝenulojn.
6 – Ni igu al ni kutimaj la esprimojn pri afableco:
la saluton, la rideton ĉe l’ renkontiĝo
kaj la formulojn de la kristana ĝentileco.
7 – Ni cedu al la aliaj en la aferoj opinieblaj:
ni estu indiferentaj pri la elekto de la ludo,
de la promenado, de la legado, de la manĝaĵoj ktp.
adaptiĝante al la gusto de la aliaj.
8 – Ni igu ŝatindaj en ni mem la virtojn, ne fierante pri ili,
kaj precipe ne humiligante tiujn, kiuj ilin havas.
9 – Ni korektu neniun, sen aldono de afabla vorto.
10 – Ni estu emaj peti pardonon, kiam ni kulpis.
La „SPIRITA FRATECO” proponas al si realigi en la socia kunvivado la normojn de la Sankta Evangelio pri karitato kaj boneco, kaj precipe praktiki – tamen sen iu aparta morala devigo – la supran Malgrandan Kodon.