Numero 133 – somero 2021
Klaĉoj
Antaŭ longa tempo la olda homo disklaĉis, ke lia najbaro estas ŝtelisto. Fine la junan homon oni arestis. Post kelkaj tagoj oni pruvis lian senkulpecon. Post sia liberiĝo li juĝe alvokis la oldan homon pro kalumnio.
En juĝejo, la olda homo diris: “Tio estis nur vortoj, neniun ili malutilis”. La juĝisto, antaŭ ol proklami la ver-dikton, diris al li: “Enskribu ĉion, kion vi diris pri li sur papero. Tranĉu en pecetojn kaj dumvoje hejmen elĵetadu ilin tra la aŭtomobila fenestro. Morgaŭ, venu por ekaŭdi la verdikton”.
La sekvan tagon, la juĝisto diris al li: “Antaŭ ol mi proklamos la verdikton, mi volas ke vi iru kaj kolektu ĉiujn paperpecojn, kiujn vi elĵetis hieraŭ tra la fenestro”. La olda homo diris: “Mi ne povas fari tion! La vento disĵetis ilin kaj mi ne scias, kie ilin trovi”. La juĝisto respondis: “Same la simplaj vortoj kaj komentoj povas detrui la honoron de persono ĝis tiu grado, ke li ne kapablos ĝin ripari”.
Se vi ne scipovas diri ion bonan pri iu, do pli bone nenion parolu!!!
Ni estu ĉefoj de nia buŝo, por ke ni ne fariĝu sklavoj de niaj vortoj.
Klaĉoj estas pli aĉaj ol ŝtelistoj, ĉar ŝtelas la dignon de alia persono, honoron, reputacion kaj lian fidindecon, kiujn ne eblas reakiri! Do memoru: Kiam vi stumblas, ĉiam vi reakiras ekvilibron, kiam via lango stumblas, neniam vi povas retropuŝi la vortojn!!!
Klaĉo – nekontrolita aŭ mensoga informo, kutime kaŭzanta la perdon de bona bildo de la persono, kiun ĝi koncernas.
La parolo de Dio:
⦁ Sen 11:13 “Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas
sekreton. Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu kon-servas aferon”.
⦁ Sen 16:28 “Malica homo disvastigas malpacon kaj
kalumnianto disigas amikojn”.
⦁ Sen 20:19 “Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel
kalumnianto. Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas
larĝan buŝon”.
⦁ Sen 25:23 „Norda vento kaŭzas pluvon, kaj ĉagrenita
vizaĝo kaŝatan parolon”.
⦁ Jak 3:2 „Se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta
homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon”.