Numero 132 – printempo 2021

Kiucele esti en Eklezio

Tabuleto de konscienco

 

La penso skrupulema:

Kiu vere renkontos Jesuon,

tiun al Eklezio ne senvolontigos eĉ katolikoj.

 

Leganto sendis al mi la filmon, en kiu la konata blo-gerino dividas siajn spertojn el la efektivigo de la ago de apostatiĝo. Ŝi konstatas inter alie, ke ŝi renkontis neniajn  problemojn en la akiro de bezonata dokumento en paroĥ-ejo, en kiu ŝi estis baptita. “Se ĉiuj en la Eklezio estus tiaj agrablaj, tiam eble mi el ĝi ne forirus” – ŝi diras.

Hm… Tio estas nebona motivado esti en la Eklezio kaŭze de “agrablaj” katolikoj. Eĉ kiam io tia estus reala, por longa tempo ĝi ne sufiĉus. Ne eblas enesti en la fremda idee medio nur pro tio, ke iu tie estas agrabla. Des pli ke en la kategorio esti agrabla estas nun granda konkurenco. En  benzinstacio aŭ en frizejo la servistaro estas same agrabla  kiel en la paroĥa kancelario aŭ eĉ pli agrabla.

Kaj ĝuste – mi vidis ankaŭ la alian filmon, de antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi estis surbendigita per kaŝkamero en la paroĥa kancelario. Juna viro venas tien kun la gepatroj, kiuj devas esti la atestantoj de lia ago de apostatiĝo. Pastro engaĝigas en la akran diskutadon manovrante kaj uzante la dubajn argumentojn, ke nur malebligi al junulo forlason de la Eklezio. Forlason formalan, ĉar ĉi tiu anime kaj korpe – kiel ni aŭdas – ekde jaroj estas jam ekster la Eklezio. Ek-estas el tio kverelo. Finalo ne estas videbla, sed per la kred-konfeso tio prefere ne finiĝis.

Kaj ne mirige, ĉar kvankam apostato ne scias, kion li faras, certe li ne ekscios tion de iu, kiu provas al li ĉi tiun faron malebligi.

Tio ĉio por nenio. Finiĝas la kultura katolikismo. Baldaŭ neniu jam irados al preĝejo kaŭze de la babilado de najbaroj, pro timo, ke li ne ricevos la eklezian nupton, aŭ pro la timo, ke oni ne sepultos lin katolike. Sed verdire tio estas neniaj motivoj.

Ne por agrablaj homoj ni estas en la Eklezio, sed ankaŭ ne kaŭze de premoj flanke de pastroj. Ni estas por Jesuo Kristo. Nur por Li valoras esti en la Eklezio.”Ĉion mi rigardas kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo” – certigas Sankta Paŭlo, aldonante klare, ke ĉio alia estas „rubo” (Flp 3,8).

Tute ne signifas tio, ke ni estas kondamnitaj al la Eklezio niĉa, malgranda kaj mallaŭta. Prefere al la nova impeto, ĉar la viva Eklezio estas el naturo misia. Tio jam ne estos la Eklezio de homoj nedifinitaj, spirite obezaj,  enuigitaj kaj frustraciitaj – duone kredantaj kaj nek viglan-taj, nek dormantaj. Nun malfermiĝas la spaco por la nova radikalismo vivi la Evangelion, kaj tio ĉiam fascinas kaj naskas novajn disĉiplojn. Tio estos io origina, ke eĉ nova. La ardo de fajro en la malvarmeca mondo, la uragano de la Dia laŭdo kaj la nova fervoro.

Tio, kio okazas, estas fascinanta: ĝuste renaskiĝas la Eklezio.

Franciszek KUCHARCZAK

franciszek.kucharczak@gosc.pl

 

El: Semajnrevuo Gość Niedzielny, 13 decembro 2020, n-ro 50, paĝo 39.                         Elpoligis. Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2020 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
Najbliższe Msze święte o uzdrowienie
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony