Numero 128 – printempo 2020

Kiu estas la patrono de esperantistoj?

Oni devus komenci per la demando: kiu estas patrono? La vorto “patrono” devenas de la latina vorto patronus, kiu laŭ roma juro signifis “kuratoro”. Irante pli profunden tiu vorto de-venas de la vorto pater (patro). En antikva Romo oni nomis patrono civitanon (plej ofte patricion), kiu plenumis juran kaj materialan zorgon pri persono aŭ grupo da personoj i.a. pri libe-rigitaj sklavoj. En iama Pollando oni nomis patrono la pagatan procesan substituiton tio signifas la ekvivalenton de nuntempa advokato. En la cara armeo “patrono” estas la oficiro kiu funk-cias kiel la ĉefo de regimento. Hodiaŭ, en plej ĝenerala senco oni nomas “patrono” kuratoron, protektanton aŭ institucion pri-zorgantan. En pli mallarĝa senco „patrono” estas persono (kuti-me forpasinta) havanta grandan respekton, kies nomo estas do-nata al institucio (ekz. al lernejo, milita unuo) aŭ al iu loko.

En religio la patrono estas simbola prizorganto de lando, urbo, profesio, konstru-objekto, homoj kaj eĉ bestoj.

Laŭ Katolika Enciklopedio (2011) la patrono estas „reli-gia prizorganto (Plejsankta Virgulino Maria, sanktulo, beatulo – sub la kondiĉo de akiro de indulto de la Sankta Seĝo – aŭ anĝe-lo) de paroĥo, loko, regiono, nacio, religia  kaj socia grupo aŭ de persono individua.” Sur longa listo de katolikaj patronoj eblas trovi, kun miro kaj rideto, ekz. sanktan Dismon  –  patro-non de ŝtelistoj aŭ sanktan Klodvaldon – patronon de produkt-antoj de najloj.

La esperantistoj ankaŭ havas patronojn. Ŝajnas, ke du: patroninon sanktan Hildegardan el Bingen kaj patronon sanktan Pion la 10an. Kiuj estis ili?

Sankta Hildegarda el Bingen, estas monaĥino – benedik-tanino (OSB), vivanta en la jaroj 1098 – 1179.

Kial oni rekonis ŝin kiel patroninon de lingvo-sciencistoj kaj esperantistoj? Kia estis la motivado por akcepti sanktan Hildegardan kiel la patroninon de esperantistoj? Ŝi vivis en la mezepoko kiam Esperanto ne ekzistis kaj la funkcion de inter-nacia lingvo plenumadis la latino. Sendube sankta Hildegarda apartenis al grandaj homoj de la Eklezio. Eble pro sia nekutima aktiveco, kaj en tempoj kiam estis disvastigitaj opinioj pri mal-supereco de virinoj, ŝi estas aprezita fare de esperantistoj. Sankta Hildegarda  preter diversaj okupoj predikis, kaj ŝi estis karisma predikistino. Ŝi kondukis korespondon kun multaj ho-moj (imperiestro, reĝo, grafo, papo, episkopoj, abatoj, ankaŭ homoj kun malalta statuso socia). Johano Paŭlo la Dua nomis ŝin la lumo de homoj ŝiatempaj, kiu brilas ankoraŭ pli hele hodiaŭ. En la jaro 2012 papo Bendikto la 16a oficiale proklamis ŝin sankta kaj disvastigis ŝian kulton al la tuta Eklezio. Ŝia memorigo okazas la 17an de septembro.

Kiel skribas Joanna Petry Mroczkowska (“Hildegarda el Bingen”) “…intrigas kreita fare de Hildegarda lingua ignota – serio da elpensitaj vortoj alskribitaj al substantivoj, kio ĝis hodiaŭ konsistigas enigmon, egale koncerne sistemon kiel ankaŭ destinon. Konserviĝis ankaŭ alia kolekto ligita kun Hildegarda – alfabeto, literae ignotae. Povas esti, ke tiu sekreta lingvo kaj literoj servis kiel ĉifro helpa ĉe klostra administrado, aŭ ankaŭ plenumis rolon de komunuma amuzo, laŭ simileco al hodiaŭaj kaprompaĵoj.”  Ĉu do tio estus la unua provo krei arte-faritan lingvon kia estas Esperanto?

La dua patrono de esperantistoj estas la papo Pio 10a,  kanonizita en 1954 jaro, kies memorigo okazas la 21an de aŭgusto. Lia pontifikado komenciĝis en la jaro 1903 kaj en oktobro samjare aperis en Parizo la unua numero de katolika esperanta monata revuo “Espero Katolika”, kiu akiris rekonon de tiu papo kaj trifojan benon. En j. 1910  estis fondita asocio Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Iom pli poste, ĉar en la jaro 1911 en Antverpeno, ekestis Kristana Esperantista Ligo Internacia, ariganta esperantistojn de protestantaj konfesioj. Esperantistoj-katolikoj akceptinte je sia patrono la personon de la papo Pio 10a aprezis lian favoron por esperanta movado. En la unua numero de “Espero Katolika” el oktobro 1903 sur unua paĝo troviĝis la sekva versaĵo:

 

Al lia plej Sankta Moŝto Papo Pio Xa

 

Ĉesis jam viva malgajo publika

Dio ĝojigis la Kristeklezion:

Sur trono Petra la mond’ katolika

Salutas Pion

 

Grincu per dentoj infera serpento!

Nin ne timigas jam via envio:

Tra l’maraj ondoj kaj forta la vento

Nin gvidos Pio!…

 

Oni diradu, ke Petra la Ŝtono

Jam detruiĝas, fariĝas nenio…

Granda mensogo! Jen sankta la trono

Kaj sur ĝi Pio!…

 

Tial laboru sen tim’ kristanaro

Ĝis kiam estos, laŭ vorto de Dio:

Unu paŝtisto kaj unu ŝafaro…

Vidu ĝin Pio!…

 

Prilaboris Stanisław Polanowski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony