Numero 134 – aŭtuno 2021
Kio venkas la mondon?
La nova monda ordo volas “la novan homon” kaj “la novan mondon”, apogitan sur la nova antropologio. Hodiaŭ brulaĵon liveras al ĝi novaj viziuloj kaj novaj lideroj, kutime armitaj per la grandega kontantaĵo, la internaciaj organizoj kaj ĉiopovaj amaskomunikiloj. Oni prenis kiel pafcelilon la neniigon de la diferenco de seksoj, strebante al la estigo de unuspeca homa estaĵo, en kies vivo la sekseco havas nur unu sencon – voluptema narkotaĵo, kiun oni povas utiligi sen iuj kriterioj. En Svedio tio nomiĝas la pedagogiko gender. Tio estas la naskiĝo de nova kategorio de la homaj estaĵoj – sen sekso, sen la biologia orientigo, sen vizaĝo. Ili loĝos en post-gendermondo, en kiu per la negacio de biologio, per la ŝtata planado kaj alĝustigo de medio homo estos reduktita al la pura nedifinitaĵo.
Diablo ĉiam estis la simio de Sinjoro Dio, provante Lin en ĉio imitadi, akirante la inversan rezulton, evidente. Ĝi imitas Dion precipe en Liaj intencoj “renovigi ĉion en Kristo”. Jesuo klarigis tion al Nikodemo dum la fama nokta interparolo: “Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio” (Joh 3,3). Post la resurekto de Kristo liaj disĉiploj spertis prove la fortegan ŝanĝon, la novan nask-iĝon. Dank al tio ili povis sperti la pardonon de pekoj kaj la renovigon de sia naturo. Fariĝante la infanoj de Dio, ili povis ekkoni Lian patrecon. Ili malkovradis, ke Dio montris al ili en Jesuo la mizerikordon, naskante ilin al la nova vivo.
Surbaze de tiu sperto ili povis de tiam Dion nomadi Abba, Paĉjo, kaj la Eklezion patrino. La vorto anôthen, kiun Jesuo uzis en la interparolo kun Nikodemo, povas signifi kaj naskiĝo “denova”, kiel ankaŭ “de supre, el alto”, t.e. el Dio. Kaj kio el Dio naskiĝis – venkas la mondon. “Jen estas la venko, kiu venkis la mondon: nia kredo” – diras Sankta Johano. La mondo povis pri tio antaŭ nelonge konvinkiĝi, vidante la kredon kaj la heroecan kuraĝon de 21 junaj koptaj kristanoj en Libio, al kiuj muzulmanaj persekutantoj en la publika ekzekuto subtranĉis la gorĝojn. Neniu el ili rezignis pri la kredo, por savi la vivon. La forto de la kredo je la Resurektinto manifestiĝas diversmaniere.
Iu kuracisto edziĝis kun virino, kiu estis katolikino. Li tamen ekinteresiĝis pri ateismo kaj eldonadis eĉ la ateisman revuon. Lia edzino dum dek jaroj malsanis kaj tre suferis. Kiam ŝi estis jam mortanta, ŝi turniĝis al sia edzo: „Post mia morto vi akceptos katolikismon kaj aliĝos al dominikanoj”. “Mi ĵure promesis al Dio malamon kaj mi persistos en ĉi malamo ĝis la fino de mia vivo” – li respondis. La virino ri-petis siajn vortojn kaj foriris. Ŝia edzo trovis la testamenton, en kiu ŝi surskribis: “Mi petis la ĉiopovan Dion, ke Li sendu al mi suferon, por kiu mi povus elaĉeti vian animon. Kiam mi mortos, ĉio estos jam pagita”. Tiu homo, kiu pli frue ver-kis la libron pri tio, ke Lourdes estas trompo kaj superstiĉo, finfine konvertiĝis. Post iu tempo li iĝis la dominikano.
Pastro Robert Skrzypczak, dogmatikisto
El: Semajnrevuo Gość Niedzielny, 11 de aprilo 2021, n-ro 14, paĝo 14.
Elpoligis: Stanisław Śmigielski