Numero 130 – aŭtuno 2020

„Kino estas ne nur distro”

Mi ŝatas, kiam en spektantoj realiĝas iu procedo, kiam ili mem venas al siaj konkludoj – diras Patryk Vega, la reĝisoro de la premiera filmo „Botoks”.

 

En Fejsbuko Vi skribis, ke Via lasta filmo „disvast-igas lumon en la mondo ĉirkaŭvolvita per obskuro”. El kio fluis ĉi tiu Via tuja deklaro por „hela flanko”?

– Mi situis en tia momento, en kiu mi ekkonsciis, per kia povo mi disponas tra miaj filmoj. Mi ekkomprenis, kian respondecon portas la fakto, ke spektas ilin eĉ dek milionoj da personoj. Venis al mi la ideo, ke kinoarto estas ne nur la distro kaj ke mi povas danke al ĝi transdoni la esencajn valorojn.

Mi komprenas, ke post la tiel severe kontraŭabortiga filmo Vi ne pretigas sin veni por iu ajna „nigra protesto”?

– Mi estas katoliko kaj la demando pri abortigo estas por mi klara. Neniam mi volis ĝin en mia vivo. Neniam mi permesus al ĝi. Pro tio mi ne aperis en la „nigra marŝo”, kvankam aliaflanke mi opinias, ke virinoj estas vere diskri-minaciitaj en siaj profesioj. Mi asertas, ke la aktiveco per la konigado kun ĉi rajtoj estas bonorda.

„Botoks” renkontiĝis kun granda atako flanke de preskaŭ ĉiuj mainstreamaj medioj. Vi atendis ĉi reagojn?

– Absolute tio surprizis min. Mi orientigis min al pli malbonaj situacioj, tiaj kiel protestoj sur stratoj, blokadoj de la spektakloj  en kinejoj. Mi konscias, ke ĉi tiu prece-denco en la pola kinoarto longtempe malestis. Precipe nun, ĉe tiel forte polarizita socio. Mi sciis, ke tiu polarizo estos des pli granda, ju pli grandan sukceson atingos ĉi tiu filmo. Tio komenciĝis jam dum la filmo „Pitbull” kaj post „Pit-bull. Nova ordigo”. Nuntempe tamen la procedo trans-paŝas ĉiujn limojn. Ĉi tiu „hejto” ŝajnas al mi io evidenta en la situacio, kiam estas entreprenata la temo, kiu tuŝas tre multajn.

Recenzistoj reagas alergie ĉefe al la priskribitaj fare de Vi realaĵoj, en kiuj estas farata abortigado. Ĉu Vi havis iujn maltrankviligajn signalojn flanke de farmaciaj firma-oj, kiuj estas la laŭvica temo de la filmo?

– Ni havas la pruvon pri tio, ke la speciala agentejo okupiĝadis pri la lokado de enskribaĵoj kritikantaj la filmon en la interretaj forumoj. Mi supozas, ke staras malantaŭ tio iu institucio, aŭ persono, kiu luis tiucele tiun agentejon. Laboristoj de la farmaciaj konsorcioj ricevis lojalec-kartojn por subskribi kaj la malpermeson paroli pri ĉi tiu filmo. La usona firmao „Botoks” delegis unu personon, kiu povis esprimiĝi je ĝia temo. Gravis por ili, ke oni ne asociigu tiun personon kun la filmo.

Ĝuste la laboristoj de tiu firmao rakontis al Vi ĉi tiun historion?

– Jes. Ĉiuj scenoj, kiuj estis lokitaj en la filmo, ne nur tiuj rilatantaj al la farmacia industrio, estis prenitaj el vivo unu post la alia. Estas en ĝi nenio, kio ne okazis vere.

Kian efikon Vi volis atingi, reĝisorante tiun filmon?

– Mi tre volis, ke spektantoj ne sentu sin kolerigitaj, ke mi prezentas al ili nur mian vidaĵon de la mondo, kiel el predikejo. Mi ŝatas, kiam en spektantoj fariĝas iu procedo, kiam ili mem venas al propraj konkludoj. Mi ne volas transdonadi al ili la pretan tezon. Mi volas plivastigi ilian konsciencon.

Interparolis Magda Piejko

El: GAZETA POLSKA, 11.10.2017, p.71;    Trad.: St. Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony