Numero 129 – somero 2020
Kies vi estas?
Letero el Usono
Fenomeno de “malplenaj luliloj” en Okcidento estas rezulto de la deficito de kredo, espero kaj evidente amo.
Benedikto la 16a
Disŝiritaj fadenoj
Tio estontis “la sopirata renkonto post jaroj”. Silvja kaj Katinjo estis amikinoj ekde antaŭlernejo kaj frekvent-adis al unu klasĉambro ĝis abiturienta ekzameno. Tamen post ĝi Silvja forveturis por studado en Usono, la kontakto komencis malrapide malaperadi, poste tute ĉesis. Kaj subi-te, post sep jaroj, ŝi ekvoĉis, ke ŝi venas al Pollando kaj volas nepre viziti Katinjon kaj ekligi denove la disŝiritajn fadenojn de la tiom kora iam amikeco. Katinjo havis jam tri infanojn. Ili loĝis kun edzo ankoraŭ en la hejmo de bo-patroj, sed ili konsoladis sin senŝanĝe: “Ni havas unu la alian, infanojn, manĝo sufiĉas kaj klopodojn tiom, ke ne eblas enui, sed plendi ankaŭ ne”. Ili ordigis tiujn siajn unu-nurajn du ĉambrojn, aĉetis ian pli karan vinon, Katinjo bakis tion, kion iam Silvja pasie ŝatis.
Onklinjo Barbie
Apud domo alveturis la aĝenteca aŭtomobilo “lexus” kaj el ĝi eliris tiuj du, kiel el la seria filmo “Modo por suk-ceso”. Katinjo kaj Marteno eksentis sin ĉe ili iom grizaj. Kiam ili sidlokis Silvjan kaj Tomason en ununuraj foteloj, la gastoj dismetis elegantan laptopon kaj komencis la pre-zentadon de lumbildoj. – “Tio estas nia loĝkvartalo – unu el plej riĉaj, kaj ĉi tie nia vilao – por la tuta tricent mil. Ĉi tie estas baseno, garaĝoj, kaj ĉi tie amuzejo… Dormejo mia, de Tomaso, lia banĉambro, mia… teraso… ĉambroj por gastoj…” – rakontadis Silvja kun la usona akĉento. Katinjo kaj ŝia familio rigardadis la lumbildojn ĝentile, sed sen rav-iteco. Kiam ĉi mini-spektaklo finiĝis, Silvja ĉirkaŭrigardis la plenplenan loĝejon kaj kvazaŭ ŝerceme konstatis: “Via sukceso estas probable infanoj, ĉu? Ni eble rezignos tion. Ni ĉiam estas dumvojaĝe… kaj por vespera vartantino ver-ŝajne ni ne havas rimedojn…” La eta kvinjara Bartoĉjo tre atente streĉrigardis la odorantan kaj elegantan Silvja, poste ekrigardis la panjon, kvazaŭ komparante kaj subite starigis demandon al Silvja: “Kies vi, sinjorino, estas?” Silvja estis embarasita. Bartoĉjo subite alpremiĝis al la panjo kaj diris: “Ĉar mi estas de panjo… kaj de paĉjo… kaj de avinjo… kaj de Majka… Kaj vi sinjorino estas nur de tiu sinjoro?” Silvja ekridetis devige dirante: “Jes, fileto, de tiu sinjoro”. Je tio Bartoĉjo: „Mi ne estas via fileto, ĉar vi estas nenies panjo. Vi estas eble onklinjo Barbie, kaj mi pupojn maltoleras!” La rideto de Silvja estingiĝis. Tomaso estis foresta kun la rigardo en la monitoro de laptopo. La savo venis kun la signalo de la poŝtelefono de Tomaso, kiu post momento flustris ion al Silvja, ili pardonpetis kaj eliris. La grinco de pneŭoj de la ekveturanta aŭto povis esti la signo de rapid-eco, sed ne nur.
Nia hejmo ne vivas
Post unu semajno venis al Katinjo la letero:“Pardonu Katinjo, ke malsukcesis al ni tiu ĉi renkontiĝo. Vi havas saĝajn infanojn. Post tiu demando Kies vi estas? venis al mi io, post kio mi ploris la duonan nokton. Mi estas nenies, sciu!!! Tomaso estas ĉiam pli malofte kun mi. Iun li havas. Kaj mi ankaŭ. Mi ekpensis ke tiu vojaĝo integros nian kon-trakton. Sed verŝajne ne… Nenio ligas nin reciproke. Mi ege enviis al vi dum momento, kiam Bartoĉjo alpremiĝis al vi, kaj ĉi restinta duopo tute ne volus ekloĝi en nia vilao. Mi vidis tion en iliaj okuloj. Vi havas tian malgrandan kaj malriĉan loĝejon, sed vi havas la loĝejojn en ĉi tiuj mal-grandaj koroj… Kaj mi? Mi iradas tra malplenaj aparta-mentoj kaj mi sentas min tia… malplena… sciu… tia mal-plena! Nia hejmo ne vivas. Tiom ni enmetis en ĉi tiun domon, kaj mi volas ĝin vendi… Ĉar mi estas NENIES! Kiel tiu knabeto tion divenis? Mi salutas vin kaj eble ni baldaŭ renkontiĝos en Pollando. Estu amata de tiuj, kiujn vi ekamis super ĉio! Via (ĉar eble ne ĝis fino nenies) Silvja”.
Fr. Tadeusz Ruciński
El: La revuo Rodzina Radia Maryja,n-ro 6(126), junio 2006, paĝoj: 8-9. Elpoligis: Stanisław Śmigielski
_______________________________________________________
Multe nun oni parolas pri tio, ke papo Francisko ŝanĝis la vortojn de preĝo Patronia. Temas pri la vortoj: „Kaj ne konduku nin en tenton”. Kiel tio ĝuste estas? Ĉu Sinjoro Dio speciale subŝovas al ni tentojn?