Numero 134 – aŭtuno 2021
Kial tiom da signoj survoje?
Kara junularo!
Mi ne komprenas kial? Kial mi ne rajtas iradi kun knabo aŭ kun knabino, legi ĉi libron k.s.? Mi ne komprenas kial? Kial tiom da malpermesoj en la katolika religio? Ne faru tion, evitu tion alian, kaj tiel senfine. Mi ne komprenas tiun malkonfidon al homo. Prave. Ankaŭ mi ne komprenas, kial tiom da vojreguloj por aŭtistoj, ĉiam novaj, pliprecizaj. Por kio? Se la veturantoj sen tio atentas. Por kio la voj-kodoj, familiaj, geedzaj kodoj? Mi ne komprenas. Kial mal-graŭ tiom da reguloj ĉiujare tiom da akcidentoj, tiom da juĝaj procesoj? Ĉiutage ĵurnalistoj informas pri akcidentoj: „Morto sur traveturejo – 13 mortigitoj surloke, kelkaj perso-noj mortis en hospitalo”. „Kulpas relgardisto”. Tiajn vortojn ni legis lige kun la katastrofo apud Opole aŭ same apud Bydgoszcz siatempe. „La ruĝa signalo ‘haltu’ estis neglek-tita” – videblis surskribo en ĵurnalo post la katastrofo apud Piotrków. Bagatelo. Neglektita la ruĝa signalo de semaforo kaj la efikoj ne lasis sin longe atendi.
Mi komencas do jam kompreni. Mi ne miras, ĉar mi scias, ke senprudentuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’. Mi komprenas, ke la homa racio estas malforta, limigita, ofte sombrigita, kaj la volo inklina al malbono. La blinda sento postkuras plezuron, ke nur rapide, ke nur pli… kaj kio poste? „Tio ne interesas min!”. La afero aspektas simile al veturado dum la nebulo sen lumoj, en nokta mallumo. Nenio videblas… Momente estas agrable, sed nelonge. Katastrofo certa. Bezonaj kaj savodonaj montriĝas la vojreguloj, lum-signoj, reflektoroj, kaj eĉ apudvojaj arboj.
Simile ankaŭ en la morala vivo de homo. Dio donis al ni la vojsignojn kvazaŭ ĉevojajn fostojn kaj vojmontrilojn al ĉielo. Tiuj avertaj tabuloj – estas la ordonoj de Dio. Li donis ankoraŭ ion pli. Lumojn kaj reflektorojn. Longajn kaj kur-tajn. Li donis la racion kaj kredon, donis konsciencon, kiu nin avertas, riproĉas kaj admonas. Li donis al vi la „stir-licencon” en la momento, kiam vi aliris la racipovon. Kaj ĉiu homo ĝin havas. Ĉiu, eĉ pagano konas tiujn bazajn leĝojn. Li scias, ke oni devas bone fari kaj eviti malbonon.
Vi havas en la mano direktilon, vi povas uzi ĝin laŭ via volo. Tamen por ke vi ne kaŭzu spiritan katastrofon por vi mem kaj por aliaj, Li memorigas al vi siajn regulojn – 10 ordonojn, kompletigas ilin kaj precizigas per la Eklezio, ge-patroj, edukistoj. Kaj miriga estas tiu ĉi kodo. Plej kurta el ĉiuj en la mondo. Montru al mi ajnan ŝtatan kodon, tiom klaran, kurtan – apenaŭ en dek punktoj. Mi misparolas – ne en dek, sed en unu, en la ordono de amo al Dio kaj al prok-simulo. Kaj, kio interesa, tiu ĉi kodo neniun damaĝas, ĉiujn defendas. Estas plej racia, naskas feliĉon kaj certigas ĝin jam ĉi tie surtere, feliĉon personan, familian kaj socian.
Ĉar ni ekpensu… Ĉu Dio ordonis en iu ajn ordono bati, murdi, damaĝi aliajn, kreadi koncentrejojn? Kaj ĉu vi scias, kiom kostis la lasta milito? Ĉirkaŭ triliono da dolaroj, kelkdek milionoj da mortigitoj, ankaŭ tiom da invalidoj. Por tiu ĉi sumo, direktita al pacaj celoj, eblus kelkfoje pli alte levi la vivnivelon de homoj en la tuta mondo, likvidi la koŝ-maron de malsato, de pano kaj loĝejoj…
Kaj ĉu vi pripensis la efikojn de peko de drinkado en familio, en socio? Kaj neglekto de la 6a ordono? Bagatelo, ĉu? Ne. La neglektita ruĝa signalo venĝas terure. En ĉi tiu kaj en estonta vivo. Venĝas precipe al animo. Pri tia animo eblas diri per la vortoj de Apokalipso: „Vi estas nomata viva, kaj estas malviva” (Apo 3:1). „Vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion” (Jer 2:19). Kaj la Apostolo de nacioj diras sub adreso de ĉiuj pekuloj: „Ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio?” (1 Kor 6:9).
Ni devus do esti dankemaj al Dio por ĉi vojmontriloj, por avertaj tabuloj de Liaj ordonoj. Dankemaj ni devus esti, ĉar ni ne aspiras palpe, en la nebulo, blinde. „Via vorto estas lumilo por miaj piedoj kaj lumo por mia vojo” (Psa 119:105). „Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan” (Koh 8:5). Ĝuste tial, ke Li nin fidas kaj amas, donis la ordonojn, ĉar konas nian malforton de volo kaj niajn pasiojn…
Li sin turnas al vi per la vortoj de biblia saĝulo: „Mia filo! ne forgesu mian instruon, kaj via koro konservu miajn ordonojn. Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, jarojn de vivo kaj paco” (Sen 3:1-2).
Krom la sento de dankemo vekiĝu en ni la sento de amo al Dio kaj Liaj ordonoj, por ke ni povu diri: „Mi medi-tos pri Viaj ordonoj” (Psa 119:78). „Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, ĉar en ĝi mi havas plezuron” (Psa 119:35).
Amen.
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.106, tr. SP)