Numero 128 – printempo 2020
Kaŝita forto
Kelkaj pensoj por Karesmo
Malnova legendo rakontas, kiel iun fojon reĝo venis al saĝa monaĥo por peti konsilon. La monarko admire sta-ris antaŭ la stako da libroj kaj foliantoj verkitaj de dokta viro. Patro – li diris – mi envias vin, ke en tiuj verkoj vi scipovas enteni tiom da saĝeco. Vi eraras – respondis la monako kaj enkondukis la gaston en stalon, kie akurate stala frato interrompis laboron por mallonga preĝo. Indi-kante al tiu preĝanta frato la dokta monako diris: – El tiuj manoj kunigitaj al preĝo fluas la kaŝita forto en nian mon-don: El la manoj kunigitaj al preĝo – substrekis la monako – sed ne el miaj libroj…
Multe, sed ne ĉio
La konsilo donita al reĝo fare de la saĝa monako ŝaj-nas esti aktuala por ni, la homoj de komenco de la 21a jarcento. Ni estas fascinitaj per progreso, disvolviĝo de sci-enco kaj tekniko. Facile samtempe ni forgesas, ke tamen tio ne estas ĉio. Kun helpo de progreso, scienco kaj tek-niko, eblas ŝanĝi en la mondo tre multe, sed bedaŭrinde ne estas ebla ŝanĝi homajn korojn.
Kiel preĝi?
Tre ofte la gepatroj de malsana infano demandas sa-cerdoton: – kiel preĝi, por elpeti de Sinjoro Dio la gracon de efika kuracado, kaj ankaŭ de rapida sanigo? Rekte ili petas por indiki la preĝan ĝenron: – ĉu Litanion, ĉu Roza-rion aŭ ian efikan Kroneton? Responde mi indikas unue la staton de nia spirito, instigante al pekkonfeso kaj Komunio, al travivo en Kristo de la Komunio de Amo kun Dio, en kies mano estas niaj sortoj. Tre grava estas la malfermiĝo de nia menso kaj koro al la Forto de la Sankta Spirito, kiu “…venas kun la helpo en niaj malfortoj…”.
Mi varme instigas ankaŭ al persista rozaria preĝado. Dipatrino diris ja en Fatima: “Mi estas tuta en Rozario, tie vi serĉu Min, tie vi trovos Min!”
Demandoj por Karesmo
En la rakontita komence malnova legendo, la dokta monako diris al reĝo, ke la kaŝita forto fluas al nia mondo ne el saĝaj libroj, sed el manoj kunigitaj metitaj al preĝo. Eble valoras en la Karesmo starigi al si gravajn demandojn: – kaj kiel estas kun preĝo? Ĉu ni estas konvinkitaj pri la signifo de preĝo? Kia estas nia persona preĝo? Ĉu ni pre-ĝas en familio?
Plej granda havaĵo
Iu iam surskribis, ke la preĝo estas la plej granda havaĵo de homo. Sankta Johano Vianney diradis: “…per bona preĝo ni povas ordonadi al ĉielo kaj tero”. Ankoraŭ iu alia diris, ke kiam ni preĝas, tiam Sinjoro Dio estas mal-forta, kaj NI FARIĜAS fortaj. Ĉio kion ni travivas devus esti transformita per preĝo kaj oferdonita al Sinjoro Dio por Lia laŭdo, por la utilo de aliaj homoj kaj kun la deziro de kresko de la persona sankteco.
Sac. Jacek Bazarnik
Kapelano en la Centro de la Sano de la Infano en Varsovio
Międzylesie.
El: La revuo RODZINA Radia Maryja, n-ro3, marto 2009, paĝo 5.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski