Numero 134 – aŭtuno 2021
Kapeletoj, krucoj, figuroj…
Estas la maja vespero. En unu el malgrandpolujaj loĝlokoj ĉe la apudvoja kapeleto ariĝas fideluloj. Ili recitas Loretan Lita-nion. Ĉirkaŭe la scenaro kiel el fabelo – florantaj pomarboj, belaj floroj, freŝa verdaĵo. La vetero favoranta al preĝo kaj kontem-plado. Ĉi tie preskaŭ palpeble oni sentas la ĉeeston de Dio…
Kapeletoj pendigitaj sur arboj aŭ fostoj aŭ starantaj en kampo, ĉevojaj figuroj kaj krucoj – en la tuta Pollando ni povas ekvidi multege da ili. Ili estas la atesto de la viva kredo de la pola nacio. La kredo, estanta la frukto de la agado de Eklezio.
Kapeleto, figuro, kruco starigitaj ie ĉe vojkruciĝoj – estas la silentaj atestantoj de la pieco de generacioj de fidel-uloj ĉe ili preĝintaj. Ili ne nur transportas nin en la iaman mondon – iuj estiĝis antaŭ multaj jarcentoj, la plimulto tamen en la deknaŭa kaj komence de la dudeka jarcentoj – sed antaŭ ĉio ili montras la supernaturan realecon. Haltante antaŭ ili, ni sentas la internan devon eldiri almenaŭ mal-longan preĝon.
Sur multaj el ili troviĝas epitafo informanta pri fon-dinto, pri la tempo kaj cirkonstancoj de la konstruo. La ofta kutimo de la terposedantoj estis la starigado de tiaj objektoj sur la teritorio de sia bieno. Ili kontentigadis la spiritajn be-zonojn de loka socio, precipe en la lokoj rimarkinde foraj de paroĥa preĝejo.
Oni povas distingi tri intencojn instigantajn al ekesto de ĉi monumentoj de homa pieco. Ili estas: petoj – ekz. pri rikolto, prospero, pardono de la farita peko, pri ŝirmo antaŭ malbono, zorgo pri la animoj de mortintoj per subita morto, memmortigintoj, kondamnitoj. La dua intenco estas: dank-esprimoj – por resanigo de animo, de korpo, savo de vivo, naskiĝo de infano, reveno el milito, por la viva bonfarto.
Kapeletoj estis starigataj ankaŭ por la memorigo de iu evento historia, familia, persona…
La aparta kategorio estas la krucoj kaj figuroj de Sinjoro Jesuo, Dipatrino kaj Sanktuloj – ekz. Sankta Johano Nepomuka – propetanto dum inundo (pro tio ofte liaj figuroj troviĝas apud riveroj kaj pontoj), Sankta Johano la Baptisto – nia defendanto inter alie dum tempesto kaj hajlado, Sankta Floriano – estanta nia helpo dum incendio kaj inundo.
Kapeletoj apudvojaj starigitaj je vojkruciĝoj plenum-adis la rolon de vojmontriloj. Iufoje ili determinis la limon inter la bienoj ekleziaj kaj kavaliraj.
Antaŭ ĉio tamen tiaj lokoj kaj tiaj objektoj estas – mi substrekos ankoraŭfoje – la frukto de la vera brilo de Eklezio, kiu estas Kredo.
Por la fino mi permesos al mi citi la fragmenton de la deklaro de sinjorino Tereza el la urbo Dąbrowa Górnicza, la partoprenantino en majaj diservoj antaŭ unu el lokaj kape-letoj, – Longe sonas la kantoj por honoro kaj gloro al la Dipatrino antaŭ la kapeleto. Hazardaj promenantoj haltas, por pli poste venadi ĉi tien ĉiutage. Ni preĝas por malsan-uloj, por paroĥanoj, por familianoj. Ni ĉiuj, kiuj renkont-iĝas antaŭ la kapeleto al Plejsankta Virgulino Maria opini-as, ke ĝi estis sendita al ni de Dio mem.
Sinjorino Tereza, malfacile estas ne pravigi Vin!
Bogusław Bajor
El: Revuo Przymierze z Maryją, n-ro 83, julio/aŭgusto 2015, paĝoj 12-13. Esperantigis: eseś