Numero 133 – somero 2021

Kalkano de Aĥilo aŭ punkto de Arĥimedo

„Reciproke portu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere

 plenumu la leĝon de Kristo” (Gal 6:2).

 

Miaj karuloj!

„De stelo al stelo miliono da lumjaroj da veturo, de homo al homo same vojo malproksima”. Ni konvinkiĝas pri tio ĉiupaŝe. „Homo al homo estas lupo”. „Homoj estas fiaj, ili ne valoras amon”. „Ne estas bonaj homoj, ĉar kiam mi svenis sur-strate neniu min helpis”. „Kiam mi pruntis al konatino 300 zlotojn por medikamento, montriĝis ke ŝi estas riĉa, kaj anstataŭ redoni la monon ŝi minacas per venkobato ktp.”

La 12an de aprilo 1961 unuafoje homo transpaŝis la limojn de planedo. Li venkis spacon, trarompis la limon de altiro de la tero, kaj samtempe ne rimarkas homon, malprok-simiĝis de li. Konstante ankoraŭ homoj mortas pro malsato, konstante ekzistas la limoj de haŭtkoloro, de kontraŭdiraj aferoj. Ĉu tamen ne estas bonaj homoj? Ĉu la mondo efektive strebas al disbato, al malamo?

Sed jen mi aŭdas voĉon: – Homoj estas bonaj. Ĉiupaŝe eblas renkonti bonajn homojn. Unuj ne altrudas al ni sian bon-volemon timante nekomprenon de intenco, aliaj okupitaj pri siaj aferoj ne rimarkas la bezonantajn helpon.

Homoj estas bonaj. Malfacilaj templimoj liberigas la homan bonecon: – Jen fajrobrigadano elportas virinon el brul-anta domo kaj poste el ŝiaj rigidaj manoj prenas trijaran knabon kaj adoptas lin… – Pastro K. kaŝas judan infanon, kaj kiam li mem malsaniĝas, knabino eliras el kaŝejo kaj malatentante danĝeron ŝi kuras al vilaĝo serĉi savon por la malsanulo.

Da tiaj kaj similaj ekzemploj estas centoj, miloj. Pruvo estas la jaro de bonvolemo, kiun siatempe oni entreprenis en Krakovo. La homaro ĉiam pli komprenas la bezonon de ko-muneco kaj de amo. Tion konfirmas la spontanaj sangodonan-toj, konfirmas la enketoj de junaj homoj, konfirmas eĉ la sportaj renkontoj, vetcikladoj k.s.

Funde de homa koro estas kordo, kiu atendas ĝian movon – ĝi estas boneco. La kutima homa boneco kaj bon-volemo. Ĝuste pritaksis tiun kordon la mortinta papo Johano la 23a kaj kun sia natura boneco li aliris ĉiujn senescepte. Li movis en la koroj de ĉiuj la saman kordon. Kaj ekvibris ĝi per tono de bonvolemo. dankemo kaj sopiro por koro, por amo kaj paco. Ĉar ĉiu homo estas instrumento multe sensitiva, iafoje malagordita, ĉar „fuŝuloj” aliras kaj eligas sur ĝi malĝustajn tomojn. Devas aliri artisto, por akiri ĝustajn akordojn.

Oni devas serĉi tion, kio nin kunigas, kaj ne tion, kio dividas. Dividas nin miloj da aferoj. Serĉi nodojn, kiuj kun-igas, komunajn interesiĝojn, okupojn, amuzojn. Refreŝigi mal-novajn, konatajn kaj bazajn. Ja ni estas infanoj de unu Patro, de unu Eklezio, de sama patrujo. Kio do dividu nin?

La fratamo daŭradu… Kiu ne amas, tiu restas en morto” (Heb 13:1; 1 Joh 3:13). „Ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero” (1 Joh 3:18).

Serĉu punktojn de Arĥimedo kaj ne kalkanon de Aĥilo. En ĉiu homo estas du homoj: plibona kaj malplibona. Ne ekparolu al la tuta homo, sed al lia „plibona parto”. Ne serĉu malfortajn punktojn, sed punktojn de apogo. Tia punkto estas ambicio, sento de propra digno. Ĉiu havas ilin. Tial oni devas enmemiĝi en alian, scipovi laŭdi kaj ne tuj riproĉi erarojn. „Vi juĝas laŭ la karno – diras Kristo – mi juĝas neniun” (Joh 8:15). – Formu en vi la sintenon de bonvolemo kaj vi konvinkiĝos, ke aliaj ankaŭ estos bonvolemaj por vi. Kaj vi mem fariĝados pli-bona. „Ĝentila parolo ĉie faras amikojn kaj trafaj vortoj ĉie logas plaĉan respondon” (Sir 6:5).

Kaj antaŭ ĉio ni ekkredu je amo. „Mi kredas je amo – skribas la 18-jara knabo – mi kredas je homo, je lia koro. Por ke tiu kredo estu efektiva, nepre necesas forlasi sian „mi”, kiu ĵetas ombron sur nian vojon, ĉar la lampo de amo ne ĉiam estas ek-bruligata”. „En ĉiu homo mi volas ĉiam elserĉi tion, kio en li plejbona, kaj tion akcenti antaŭ mi kaj antaŭ aliaj homoj. En ĉiu homo eblas trovi ion bonan, noblan, oni devas nur voli tion rimarki” – skribas juna Tereza.

Eblus paroli pri amo senfine, serĉi vitaminojn de amo kaj boneco. Al unu antaŭ ĉio mi instigas vin, al rideto. Iu diris, ke se ĉe ni rideto estus pagilo, do multaj homoj estus sen viv-rimedoj. Kaj ja ĝi neniom kostas, sed aĉeti por ĝi eblas multe.

Kaj do ni restu en amo. „Reciproke portu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo” (Gal 6:2). Amen.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.97, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony