Numero 128 – printempo 2020
Juvelo de la eldona arto
Interparolo kun p. Zbigniew Ptak OSPPE, eldonanto de „Księga Jedności Narodu” [Librego de la Unueco de la Nacio]
Mi tenas en manoj libregon, kies pezo certe respon-das al graveco de la enhavo. En kio konsistas la escepteco de tiu publikaĵo?
– Ni resumis la tutan instruadon de Johano Paŭlo la Dua, elektante el ĝi pli ol naŭmil mallongaj epizodoj en la formo de pensoj, sentencoj, aforismoj. Ni preparis ankaŭ la detalan indekson por ĉiuj vokvortoj kaj aldone biografiajn notaĵojn. Neniu pli frue faris tion. Ni laboris pri la „Księga Jedności Narodu” kvin jarojn.
Samtempe kun la riĉeco de la papa vorto iras la bela eldona formo.
– Nombranta 1000 paĝoj librego estas ekskluzive el-donita, riĉe ornamita. Ĝi enhavas ankaŭ 27 nekutimajn por-tretojn de Johano Paŭlo la 2a pentritajn de Jerzy (Georgo) Rymara, pentristo el Gdinjo, kiu kiam komencadis sian laboron, estis senhejmulo, la homo dependa de alkoholo kaj narkotaĵoj. 27-foje senrezulte li provis eliri el tiuj mis-kutimoj. Kiam li finis la pentradon de papaj portretoj, li estis jam iu alia, lia vivo ŝanĝiĝis.
Ekestis ankaŭ la speciala versio de la librego, la vera juvelo de la eldona arto.
– La juvela versio estis realigita laŭ modelo de mez-epokaj libregoj. Tio estis la tempo, kiam la arto de libro-bindado atingis pinton. Sinjoro Petro Adamczyk, kiu ekpo-sedis tiun arton en eminenta grado, finbindis la libregon en tiu stilo. La bindaĵo, kovrita per arĝento kaj oraĵoj, noblaj ŝtonoj – turkisoj kaj malakitoj, prezentas la portreton de Johano Paŭlo la Dua kreitan de Kamil Drapikowski kaj la plej gravajn eventojn el vivo de la Papo. Por ni gravis tio, ke tiu verko estu kiel eble plej bela, ke ĝi influadu al homoj ankaŭ per la eldona formo. Por ke oni povu transdonadi ĝin de generacio al generacio.
Tiu libro estas por legado ĉu prefere por studado? Certe eblas malfermi ĝin sur laŭvola paĝo kaj elekti frag-menton por legi.
– Ni dediĉis ĝin al ĉiuj, kiuj estas patriotoj – estas sciate, ke Johano Paŭlo la 2a estis enamiĝinta en Pollando – kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ŝatas la instruadon de la Papo. Mi pensas, ke en situacio, kiam tiu instruado estas subfosata, tiuj personoj plimultiĝados. Kompreneble ni adresas tiun Libregon al ĉiuj homoj de vaste komprenata kulturo, ko-munikiloj, tial ke ĝi estas nekutima fonto de informoj, pen-soj kaj aforismoj de la Papo.
La titolo „Librego de la Unueco de la Nacio” indi-kas, ke Johano Paŭlo la 2a unuigas polojn?
– La librego aperis tuj antaŭ la 100-jariĝo de la re-akiro de la sendependo fare de Pollando kaj la kvardeka datreveno de la pontifikado de Johano Paŭlo la 2a, ni volis ligi al tiuj eventoj. Ĉefe tamen ni deziras omaĝi la centan naskiĝdatrevenon de Karol Wojtyła, kiun ni festos en majo de 2020 jaro.
Dankon por la interparolo.
Małgorzata Rutkowska
La Libregon oni povas mendi rete
ĉe: zamowienia@naszdziennik.pl
El:Nasz Dziennik, sabato-dimanĉo, 7-8 septembro 2019, paĝo M10.
Elpoligis: eseś