Numero 128 – printempo 2020
Jordanio
Biblia lando
Proksime de Jeriĥo fluanta tra Kanaana Tero rivero Jor-dano iom malprofunda iĝas. Kiam Johano Baptisto, anoncante la alvenon de Mesio, baptadis Izraelidojn, faris tion en la pli malprofunda fragmento de la rivero, kie la fluo ne estas tiel rapida, sed pli trankvila. Ĉi tie ĝuste Jesuo akceptis la bapton. Apud la rivero Jordano en la vilaĝo Betanio, distanca tri kilo-metrojn for de Jerusalemo, loĝis ankaŭ la amiko de Jesuo – Lazaro kune kun fratinoj Marta kaj Maria.
Jordano estas la plej granda rivero de Palestino, kiu estas la ĉefa fonto de trinkebla akvo en proksimaj teritorioj. Ĉar el ĝiaj provizoj profitas multaj ŝtatoj, dum lastaj jaroj ege mal-altiĝis la akvonivelo en la rivero, kaj per tio mem en la provi-zata far ĝi Morta Maro. Jordano havas siajn fontojn en Libano, sekve ĝi trafluas Sirion, Israelon kaj Jordanion – la ŝtaton kies nomo estas strikte ligita kun la rivero. Plue la fluo gvidas tra lago Genezareto kaj enfluas en la Mortan Maron. Ĝuste ĉi tie troviĝas la plej malalta loko en Jordanio. Estas ĝi la depresio en la valo de Jordano kun la profundo 400 metrojn sube de mar-nivelo.
Jordanio estas negranda ŝtato de Proksima Oriento. Ĝi situas sur la altaĵa teritorio, kaj ĝia montaro estas konstruita el kalkŝtonoj kaj sabloŝtonoj. En oriento kaj sudo de la lando eten-diĝas dezerto. Pro tiu kaŭzo vegetalaro estas ĉi tie malriĉa, kaj en multaj lokoj ĝi tute ne ekzistas. En iu parto, kie klimato estas iom pli humida, terenoj kovriĝas per verdaj arbaroj, en kiuj kre-skas kverkoj, pinoj alpaj, jasmenoj kaj platanoj, sed ili konsi-stigas nur unu procenton da teritorio. Plimulto da verdaj terenoj kovriĝas per malaltaj herboj kaj nanaj arbustoj kaj tipaj por ĉi klimato palmoj.
Sur la teritorio de Jordanio plej ofte okazas tempestoj, sed tio estas la dezertaj tempestoj, kaj pluvoj estas prefere mal-grandaj, ĉefe en la vintra periodo. Pro tiu kaŭzo nur 4 % da tero taŭgas por la kultivado de tritiko, hordeo, kukumoj, tomatoj, figoj, olivoj kaj vinberoj. Ankoraŭ pli malfacile estas kun besto-bredado. Favorajn kondiĉojn por disvolviĝo posedas ĉi tie nur gazeloj, kaprikornoj, ronĝuloj, gepardoj, ŝakaloj, reptilioj, skor-pioj kaj amfibioj.
Jordanio estas teritorio tre interesa turisme, ĉar sur ĝia tereno troviĝas multaj historiaj kaj religiaj vidindaĵoj kun la monda signifo, kaj ankaŭ konstruaĵoj rekonitaj kiel unuj el la mondmirakloj.
Emilia Przepióra
El: Taggazeto Nasz Dziennik dla dzieci, W ogrodzie Stwórcy (En ĝardeno de Kreinto), marto 2019, paĝo 4.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski