Numero 133 – somero 2021
János Esterházy: aristokrato, patrioto, politikisto… la disĉiplo de Kristo
Esterházy povus esti la patrono de politikistoj. Li traktas politikon kiel la mision de la servo al komunumo.
„Mi estas dankema al Pollando por la patrino de nia komuna heroo” – diras la hungara diplomato Imre Molnár en la surbendigo por la televida programo „Warto rozma-wiać” (Valoras interparoli).
Precize antaŭ 120 jaroj, la 14-an de marto 1901 naskiĝis János Esterházy. Li estis ido de la aristokrata fa-milio Galanth, lia patro, la oficiro de Aŭstro-Hungario, servante en Krakovo, ekkonis la grafinon Elizabetan Tarnowski (la filinon de la rektoro de Jagelona Univer-sitato). La juna geedza paro ekloĝis en la bieno de familio Esterházy apud la urbo Nitra, en la regiono loĝata de slova-koj. Tie naskiĝis János. Ĉi kunteksto estas tre esenca, ĉar en la persono de Esterházy ni rimarkas tre komplikitan apartanecon: hungaran, polan kaj slovakan. La patro orfigis la filon János, kiam la knabo estis apenaŭ kvarjara. Mor-tante, li adiaŭis la filon per la vortoj: “Memoru, por ke vi estu ĉiam la bona hungaro”. János Esterházy per la vivo atestis, ke la patrino, Elizabeta Tarnowska, polino, modele plenumadis tiun testamenton. En kio konsistas la fenome-no de Esterházy? Kio en ĉi homo estis tiel nekutima, ke oni komencis la klopodojn por lia beatigo?
Li estis la samaĝulo de la pola primaso Wyszyński. Ĉi generacio estis spertinta du militojn, malmuntadon de la imperia Eŭropo, kreadon de naciaj ŝtatoj, kun ĉiuj frenezoj de nacionalismoj, aŭtoritatemoj kaj la infero de ambaŭ totalismaj sistemoj. Esterházy povus esti la patrono de po-litikistoj. Verdire la plimulto konas lin kiel la politikiston, sed lia enpaŝo en la politikan mondon estas alia ol ĉi tio, kun kio hodiaŭ asociiĝas ĉi termino. Li traktas politikon kiel la mision de la servo al komunumo. En la situacio, kiam en la kreiĝanta Ĉeĥoslovakio la hungara loĝantaro ek-staras antaŭ la gravaj problemoj, Esterházy aliĝas al Landa Partio Kristana-Socialisma (kvankam strange tio hodiaŭ so-nas), por en parlamento reprezentadi katolikojn kaj postuli la rajtojn de la madjara minoritato. La supera ideo estas la zorgo pri la komuna bono kaj la servo al kunuloj en la sprito de la encikliko „Rerum novarum” de Leono la Dekdua.
Mi rigardas ankaŭ al János kiel aristokrato kaj mi vidas la trajton de niaj pozitivistoj. La grafo, posedanto de sufiĉe granda havaĵo, ĉion, kion li disponas – la socian kapitalon, la kapablon moviĝadi inter riĉuloj de ĉi mondo, klerecon, kompetencojn – li traktas kiel la sindevigon, por servi al patrujo, popolo, homoj, inter kiuj li estas starigita. En la epoko de naskiĝantaj nacionalismoj, de la ŝtata aŭto-ritatemo li restas la defendanto de la denaskaj homaj rajtoj, de libereco kaj honesteco. Kiam kreiĝas la satelita fronte al la Tria Regno slovaka ŝtato, li estiel ununura deputito pro-testas kontraŭ la antijudaj leĝoj. En la mondo de la paganaj kaj totalismaj ideologioj li restas malcedema reprezentanto de la latina civilizacio – kristana kaj eŭropa. Dum la milito li helpas al poloj, per sia aŭtomobilo li evakuas al okci-dento la generalon Kazimiron Sosnkowski, per kio li en-danĝerigas sin al regantoj kaj ekde tiu tempo li estas sub-ordigita al rigora spionado. Li engaĝiĝas je la savado de judoj, al centoj da ili li helpis fuĝi al Hungario. Post la eniro de sovetianoj la bieno de la familio Esterházy estis prirabita kaj konfiskita. La familion savis slovakino Vero-nika Moravickova, ŝi savas ankaŭ la fratinon de János – Maria’n, ŝian edzon Franciskon Mycielski kaj infanojn. Vidante, kion aranĝas la nova regantaro, Esterházy protes-tas persone ĉe Gustav Husák, tiu tuj arestas lin kaj sendas al Moskvo. Pridemandata kaj torturata en Lubianka, post la juĝa proceso li trafas al sovetia lagero. En la juĝa akuzakto i.a. videblas la riproĉo pri la disvastigado de la “Katyń-mensogo”.
Post 12 jaroj da lageroj kaj pezaj malliberejejoj la 8-an de marto 1957 rezulte de malsanoj kaj ekstrema sen-fortiĝo János Esterházy mortas. La depozicioj de la kun-prizonuloj montras al ni la homon oferantan la suferojn kaj preĝojn por la nacio, por proksimuloj kaj por torturistoj. Konserviĝis la atestilo de unu latvo, por kiu preĝis János – ĉi tiu tuj resaniĝis en maniero medicine neklarigebla.
La integra kristaneco de Esterházy permesis al li kiel politikisto eviti la kaptilon de la subordigo al konflikto-plenaj naciaj identecoj, ĉar lia unua identeco estis la imit-ado de Jesuo Kristo. La vortoj tiam eldiritaj: „Nia signo estas kruco”, dum la jaroj da malliberejejoj, lageroj kaj en la momento de la martira morto alprenis la laŭvortan signi-fon.
Jan Pospieszalski
El: Semajnrevuo SIECI, 15-21.03.2021, paĝo 90
Elpoligis: Stanisław Śmigielski
________________________________________________________________________________
Nil tam difficilia, quod non vinceret sollertia.
Ne estas tia malhelpo, kiun ne venkus diligento.