Numero 132 – printempo 2021
Inter humileco kaj orgojlo
- „Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humil
uloj donas gracon” (1 Pet 5:5). Humileco estas la absoluta fundamento de kredo. Kaj orgojlo estas peko, kiu estas la patrino de ĉiuj pekoj. La senmaskigo de orgojlo estas kon-stanta tasko en la kredo-vivo. Orgojlo estas kiel viruso, kiu mutacias je diversaj formoj, atakas nin en diversaj punktoj de la vivo. Ni ĉiuj havas kun ĝi problemon sendepende de tio, ĉu ni estas personoj ŝatantaj brili aŭ prefere tipo de griza museto. Orgojlo estas degenerita formo de la prava sento de sia valoro. Ĝi estas iuspeca mensogo pri si mem, kiun homo produktas, por iri tra la vivo (aŭ mi trotaksas miajn fortojn, aŭ ilin mi subtaksas).
Humileco estas la vero pri si mem. Ĝi estas lernado vidi min tia, kia vidas min Dio. La forta mano de Dio ins-truas al ni neunufoje humilecon. La tempo de pandemio estas granda leciono de humileco por la mondo. Por mi.
- “Surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zor-
gas pri vi” (1 Pet 5:7). Kia bela frazo! Vi memoras Martan trookupatan kaj zorgantan pri ĉio. Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodas pri multaj aferoj… Jesuo konas niajn zorgojn, maltrankvilojn, timojn. Tamen orgojlo sufloras, ke se mi ne okupiĝos pri tio, tiam kiu. Ja sen mi ĉio terenfalos (firmao, familio, paroĥo). Estas interese, ke iufoje ni estas tiom multe alligitaj al niaj zorgoj, ke ili senkaŝe difinas nian identecon. Kaj Dio diras al mi hodiaŭ: “redonu al mi ĉiujn viajn zorgojn”. Ne temas pri tio, ke Li faros ĉion anstataŭ mi. Ne. Li helpos al mi, aldonos fortojn. Aŭ konsciigos, ke multe da miaj zorgoj mi povas pardoni, ĉar iuj aferoj estas super miaj fortoj. Revenas la temo pri orgojlo kaj humil-eco.
3.“Estu sobraj, vigladu! Via kontraŭulo, la diablo,
kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti” (1 Pet 5:8). Moda estas hodiaŭ la pacifisma verso de kristanismo. Nulo da batalo, nur amo kaj konsento kun ĉiuj, ne gravas konceptoj, vero. Ni ĉesu kvereli kaj ni ĉiuj repaciĝu. Tio estas sloganoj, kiuj nur ŝajne sonas kristane! La diablo volas nin forgluti, skribas s-ta Petro. Malfacile estas pri pli eksplicita bildo de spiritaj luktoj. La pacifismaj naivaj iluzioj tentas kaj dormigas nian viglecon. Malbono estas aktiva. La toksa kulturo venenas niajn korojn kaj mensojn. La kredo tute ne garantias ian psikan bonstaton. La kredo estadas ofte lukto. Ne temas pri svingado per sabro, sed pri tio, ke la fideleco al vero havas sian prezon. Pacon ne donas paktado kun la diablo, intertraktado kun mensogo, neglektado de principoj pro la ĝenerala konsento kaj toleremo. Kiu kredas al Dio, tiu vivas en lumo. Kaj do la princo de mallumo atakos lin. Kutime tie, kie estas nia plej malforta punkto, iu speco de kompromiso kun mal-bono. Viglu! Humileco ne estas naiveco.
Sac. Tomaso Jaklewicz
_______________________________________________________________________________
Humila ĉiam en si kulpon trovos,
kaj orgojla ĉiam ĉe aliaj.
*
Neniam intermiksu klerecon kun eduko.
Neniu klerigejo instruas respekton al aliaj kaj personan kul-turon. Ĉi tion oni elportas el la hejmo.