Numero 131 – vintro 2020

Igor Sikorski granda konstruktoro

La famkonata hodiaŭ, Igor Sikorski, estis geniulo de tekniko. Devenis de ukraina nobelaro. Liaj antaŭuloj estis ortodoksaj pastroj, lia patro ankaŭ finis studojn en por-pastra seminario, sed restis en laika stato kaj iĝis konata kuracisto kaj universitata instruisto en Kievo.

Igor naskiĝis en Kievo en la jaro 1889. Estante anko-raŭ knabo li rimarkis en iu libro desegnaĵon de helikoptero de Leonardo el Vinci, skizitan en jaro 1482. Igor ekinteres-iĝis pri tiu ideo kaj ekdeziris konstrui tian aparaton. Kiam li estis 17-jarulo, forveturis al Parizo kaj tie praktikadis ĉe la plej talentaj francaj konstruktoroj kaj konatiĝis interalie kun la fama Luis Bleriot. Post reveno al Kievo Igor studis en tiea politekniko kaj provis konstruadi flug-aparatojn.

En la jaro 1910, en la korto de sia domo li konstruis unuan en la mondo prototipon de helikoptero, kiu sukcesis flug-leviĝi. Francaj inĝenieroj, kun kiuj li korespondadis, konsilis ke li ĉesu tiujn eksperimentojn. Ili asertis ke tia aparato vertikal-fluga ne havas ŝancojn. Sikorski komence obeis al iliaj konsiloj, sed tamen post kelka tempo konstru-adis helikopterojn plu kaj lia kvina aparato iĝis sukcesa.

La 23-jara Sikorski ricevis postenon de direktoro de konstrua fako en la unua en Rusio fabriko de aviadiloj Russo-Bałt en Petersburgo. Tie li sukcese konstruis aviadi-lojn kaj la unuan en Rusio hidroplanon. Internacian famon alportis al li kvarmotora aviadilo nomita Russkij Vitiaz kaj Ilia Muromiec. Dum la unua mondmilito Igor Sikorski iĝis unu el la plej signifaj caraj konstruktoroj.

Li estis kontraŭulo de komunismo kaj pro tio bolŝe-vikoj intencis aresti lin. Pro tio li decidis forlasi Rusion kaj fuĝis al Liverpulo kaj de tie al Usono en 1919-a jaro. En la jaro 1923, kune kun aliaj rusaj rifuĝintoj li fondis sur Long Island firmaon, kiu nomiĝis “Sikorsky Air Company”. Tiu firmao iĝis komenco de unu el la plej grandaj aer-kompa-nioj en Usono. Mone helpis al Sikorski la fama rusa kom-ponisto Sergio Raĥmaninov, kiu ankaŭ fuĝis el Rusio. La firmao poste translokiĝis al Stradford, kie oni konstruis flu-gantajn boatojn, amfibijno kaj ankaŭ pasaĝerajn aviadilojn. Unu El la test-aviadistoj estis tie Charles Lindbergh – tiam la plej fama aviadisto en la mondo.

Sikorski tamen ĉiam plu revis plenumi la deziron de Leonardo el Vinci. Tiu revo realiĝis en la jaro 1940. Tiam helikoptero konstruita de Sikorski „Vought-Sikorsky 300” faris sian unuan flugon. La konstruktoro mem gvidis la ma-ŝinon. Ekde la 1941-a jaro la kompanio de Sikorsky ricevis mendon konstrui batalajn helikopterojn ekzemple batala helikoptero S-47. Tiu maŝino evidentiĝis servebla ankaŭ dum la Korea milito. Danke al uzo de tiuj maŝinoj oni suk-cesis savi ĉirkaŭ dek mil soldatojn. En la jaro 1952-a heli-koptero de Sikorsky S-55 sukcesis transflugi Atlantikon. Poste Sikorski ricevis mendon konstrui eĉ specialan heliko-pteron por la prezidento Dwight Einsenhower.

La kompanio de Sikorsky iĝis hegemonia inter aer-produktejoj de la mondo. Necesas emfazi, ke Igor Sikorski estis tre pia homo. Li opiniis, ke ĉio kion li atingis, li ŝuldis al Dio. Necesas mencii, ke li verkis teologiajn traktaĵojn, en kiuj emfazis, ke plenan feliĉon homoj povas atingi nur en ĝusta ligo kun Dio. En siaj traktaĵoj li asertis, ke ĉiuj nacioj devus ĝuste rilati al Dio, ĉar Jesuo Kristo donis al homoj defendopovon kontraŭ kaŝita, spirita danĝero. Spe-ciale emfazis, ke Rusio iĝis ekzemplo de tia spirita tragedio ĉar akceptis vision de komunisma paradizo sur la tero. Laŭ Sikorski, nur spirita renaskiĝo kaj sin-turno al Dio povas savi la mondon.

Li estis riĉa homo, sed li ne estis alligita al mono, li scipovis dividi ĝin kun malriĉuloj. Aparte li subtenadis la rifuĝintojn el lia patrolando kaj multajn dungis en sia kom-panio. En Stradford li fondis la ortodoksan preĝejon. Li havis kvin infanojn. La plej aĝa Sergiej iĝis vicdirektoro de lia firmao. Nikolao iĝis fama violonisto, Igor iĝis juristo, Georgij – matematikisto kaj filino Tatiana – sociologo.

Sikorski ĉiam deziris reveni al sia patrujo, sed tio ne eblis pro liaj kontraŭkomunismaj konvinkoj. Tio evident-iĝis eĉ dum renkonto kun lia amiko el juneco, Andreo Tupolev, kiu famiĝis en Soveta Unio.

La meritplena inventinto kaj konstruktoro forpasis en la 1972-a jaro en la aĝo de 83 jaroj. Li mortis dum dormo kun manoj kunplektitaj sur brusto, kio laŭ piuloj signifis, ke li estis homo honesta, justa.

Laŭ teksto aperinta en publikaĵo titolita „Igor Sikorski był geniuszem techniki…”, eldonita en Publisher’s Edition, Toruń 2015, (red. Jerzy Gall), mallongigis kaj esperantigis Romuald Skaliński.

(La teksto de la redaktoro Jerzy Gall

estas de nekonata aŭtoro).

_______________________________________________________________________________

 

° Laŭ opinio de Sikorski la mondkoncepta neŭtraleco laŭaspekte rifuzas partopreni kolizion inter bono kaj malbono, inter Dio kaj diablo, efektive estas sin deklaro ĉe flanko de obskureco-fortoj.

 

° Sikorski, malgraŭ ke mem estis scienculo, opiniis, ke la intelekto kaj klereco estas senpovaj fronte al insidoj de demono. Ĉar eĉ la plej perfektaj malkovroj povas servi al malbono. Ununura maniero eviti katastrofon fare de la homaro estas sin turno al Dio.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony