Numero 135 – vintro 2021
Homamaso kaj rumoro
Io aŭdeblas, ke la katedralo Notre Dame post la re-konstruo estos transformita en muzeon. Tiaj sugestoj ĉiam pli ofte aperas en la francaj komunikiloj. Malgraŭ klara vid-punkto de la arkiepiskopo de Parizo Michel Aŭpetit, kiu rememorigas, ke tio estas antaŭ ĉio loko de la religia kulto kaj ke la bazangula ŝtono de ĉi katedralo estas Kristo mem, ĉi tiuj voĉoj plifortiĝas. Eĉ en la katolika ĵurnalo „La Croix” aperis artikolo, kies aŭtoro rekonis, ke la opcio pri muzeo estus „la pli eta malbono”, ĉar nun tutan tagon la hordoj de turistoj ne permesas al fideluloj koncentriĝi kaj malfaciligas la partoprenon en diservo.
La kurioza opinio. Io en la klimato de diraĵo: “Se vodko en laboro damaĝas, forĵetu laboron – pri kio temas”.
Tio estas sufiĉe malproksima de la spirito de Evan-gelio, forŝoviĝadi kun la laŭdo de Dio, ĉar estas multe da homoj kaj rumoro. En la Pentekosta tago antaŭ Vesper-manĝejo estis tre multaj homoj. Kaj ili rapide kunvenis tie ĝuste pro tio, ke estis rumoro. Kaj kiel ni scias el la Agoj de la Apostolaj, tri mil el inter ili konvertiĝis kaj akceptis la bapton.
Tio estas nenia problemo, ke ie estas homoj. Ĝuste bone, ke ili estas. La problemo estas tio, ke ili ne ricevas la spiritan nutraĵon eĉ en la domo konstruita por tio, por ke homoj nutriĝu per Dio. Fari muzeon el la katedralo estas kvazaŭ en la eleganta restoracio oferti la spektadon de ilaro por preparado de manĝaĵoj kaj aŭskultadon de prelegetoj pri menuo de antaŭuloj, kiuj tie manĝadis.
La diferenco inter la homamaso kunveninta dum la memorinda tago en Jerusalemo kaj la turistoj en preĝejoj estas tia, ke ĉi unuaj estis surprizitaj kaj interesitaj, embaras-itaj kaj mirigitaj. Sed ĉi duaj estas kutime enuigitaj. Ili esperas nenion krom la laŭvica porcio da informoj pri vitraloj, masverkoj, rozetoj kaj abutmentoj. Sed ili estas, kiel tiam en la Sankta Urbo estis la “piaj judoj el ĉiuj nacioj sub suno”. Tiom nur, ke nenio ilin ankoraŭ surprizis. Ili ne ekaŭdis la bruon “kvazaŭ blovego de forta vento”, ili ne ekvidis la homojn anoncantajn kun forto kaj kompreneble por ĉiu grandajn verkojn Diajn. Kaj ili devus ekvidi.
Estas nenia kaŭzo, por ke tiuj ĉiuj turistoj povu reveni al siaj hejmoj kiel la novaj homoj. La problemo estas ne en obstakloj kuŝantaj survoje de Bona Novaĵo, nur en la mal-granda nombro da volontuloj por la subiĝo al Sankta Spirito. Ĉar tio ne estas tiel, ke nun Spirito blovas malpli forte. Li blovas same forte – sed tie, kie estas Vespermanĝejoj, en kiuj iu atendas Lin kaj petas pri Li.
Franciszek Kucharczak
El: Gość Niedzielny, 31 de majo 2020, n-ro 22, paĝo 39
Esperantigis: Stanisław Śmigielski