Numero 135 – vintro 2021
Ho Sankta Spirito, mi petas Vin
pri la dono de saĝeco,
por pli bone ekkonadi Vin kaj Viajn Diajn perfektecojn,
pri la dono de kompreno,
por pli bone ekkompreni
la spiriton de misteroj de sankta kredo,
pri la dono de scipovo,
por ke en la vivo mi gvidu min
per la principoj de la sama kredo,
pri la dono de konsilo,
por ke en ĉio ĉe Vi mi serĉu konsilon
kaj ĉe Vi ĉiam ĝin trovu,
pri la dono de kuraĝo,
por ke nenia timo nek teraj motivoj povu min de Vi deŝiri,
pri la dono de pieco,
por ke mi ĉiam servu al Via Majesto kun fila amo,
pri la dono de Diotimo,
por ke mi timu la pekon, kiu Vin, ho Dio, ofendas.
Akceptu de mi ĉi tiun preĝon, kiun instruis al mi mia patro kaj restu al ĝi fidelaj.
s-ta Johano Paŭlo la 2a
_____________________________________________________________________________________
En Toruń, la naskiĝurbo de Koperniko, en la baziliko S. Johano troviĝas preskaŭ 400-jara epitafo, dediĉita al li. Ĝi en-havas lian preĝdevizon: „Non parem Paulo gratiam requiro, veniam Petri nequaquam posco, sed (gratiam) quam in crucis ligno dederas latroni sedulus oro“. Tio estas: „Mi ne pretendas gracon, kiun spertis Paŭlo, mi tute ne petas favoron donitan al Petro, sed mi insiste petas la favoron, kiun vi (ho Kristo) donis al la rabisto sur ligno de la kruco“. Tia estis Koperniko! Kiom genia, tiom kristane humila! (T. Nowakowski)