Numero 129 – somero 2020
Helpantoj kaj herezuloj
La penso skrupulema
Estas homoj pli fervoraj ol Dio. Dio estimas
la decidojn de Eklezio – kaj ili ne.
Iu subŝovis al mi la ligilon al teksto de prediko, en kiu Johano Paŭlo la Dua akre atakis la praktikon akceptadi la sanktan Komunion sur la manon. La Papo kritikis tie pastrojn, kiuj permesas tion, kritikis ankaŭ sintenojn aliajn ol surgenua dum akceptado de la Korpo de la Sinjoro.
Mi miris: tio ne estas en la stilo de Johano Paŭlo la 2a, kaj cetere kiel li povus kritiki ion, kion li mem akceptis kaj kion li havis povon ŝanĝi?
Sube estis la informo pri la loko kaj tempo, en kiu la Sankta Patro laŭdire diris tiun predikon. Mi kontrolis. Tiu-tage Johano Paŭlo la 2a estis en tute alia loko kaj faris ion alian. Tio estas falsaĵo. Iu certe preparis ĝin kaj cirkuligis, konvinkita, ke “al vero oni devas helpi”.
Sed tio ne estas la vero. Tio estas la mensogo, do ĝi devas alporti damaĝojn. Ankaŭ kiam ĝi estas dissendata “en bonaj intencoj” – kaj eĉ precipe tiam. Ĝuste pere de tiaj aferoj intensiĝas histerio, kiu se ion favoras, tiam certe ne la kreskon de kies ajn kredo.
En komunikiloj kaj interretaj portaloj flugas leftaj aŭguroj kaj falsaj revelacioj, al la spritaj aŭtoritatuloj (plej bone nevivantaj) oni atribuas vortojn, kiujn ili neniam el-diris – kaj ĉio tiucele, por “savadi Eklezion”. Multaj glutas tion tute senkritike. Sufiĉas, ke iu viziulo sendas tra Jutubo la serion da kompletaj absurdaĵoj, transdonitaj al li kvazaŭ senpere de Dio, kaj jam la aro da emociitaj konfesantoj disvastigas tiujn aferojn kun vangoruĝoj. Kaj eĉ ne rimar-kas tiuj homoj, kiel facile ili permesas al si enpresi mal-fidon fronte al Eklezio, al kies paŝtistoj Jesuo mem donis la rajton de la ligado kaj malligado ne tiajn aferojn kiel litur-giaj reguloj.
Tiamaniere daŭras la produktado de obstinaj fervor-uloj, ĉiam pli kuraĝe kriantaj vortojn, kiujn ankoraŭ antaŭ nelonge ne kuraĝus ekpensi: papo estas herezulo, plejmulto da episkopoj perfidas sian mision – kaj tiel plu.
Se iu tranĉas de tio kuponojn, tio signifas ke certe li ne estas la amiko de homo. Kaj kiel li tion faras? Antaŭ ĉio disbatante la unuecon – kaj nome tute ne per la detirado disde Eklezio, sed per la metodo de kojno. La homo arda pro religiaj falsaĵoj, konante kelkajn faktojn sen kunteksto, dispartigas Eklezion de la mezo per sia superfervoro. Li supozas, ke paŝtistoj per siaj rajtigitaj decidoj ofendas Dion, li elvokas do malobeon pro la bono de Eklezio.
Kiel tio funkcias, mi vidis antaŭ jaroj en iu paroĥo. Episkopo volis translokigi paroĥestron, sed tiu incitis ho-mojn, kaj tiuj homoj faris ribelon, ĉar “ili sciis pli bone”. Subite, tia interesaĵo, en iliaj okuloj ĉiuj sacerdotoj fariĝis malbonaj. „Pastraĉoj! Dikventruloj!” – ili kriis. Nun tiu paroĥestro ne estas pastro, multaj paroĥanoj foriris de la Eklezio, kaj la resto ĉiam rigardas lupe unu al alia kaj al animzorgantoj. Sed bono el tio rezultis. Diabla.
Franciszek Kucharczak
El: Semajna revuo GOŚĆ NIEDZIELNY, 24 novembro 2019, paĝo 43.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski