Numero 130 – aŭtuno 2020

Hejma Eklezio

Inter la pozitivaj aferoj, kiujn laŭ diversaj koment-istoj povas porti al Eklezio la pandemio de kronviruso, estas la vigligo de tio, kion ni nomas la hejma Eklezio. Kaj ne temas ĉi tie pri la edziĝa-familia movado de laikoj, aganta kadre de la Movado Lumo-Vivo, kiu nomiĝas ĝuste la Hejma Eklezio, sed ĝenerale pri la konscio de fideluloj, ke la fundamento de kreskado kaj maturiĝado en la kredo estas familio. Efektive,la restriktoj ligitaj kun la kronviruso kaŭzis, ke en multaj katolikaj hejmoj estas pli da ne nur individuala, sed ankaŭ la komuna preĝado, en tio da pia partoprenado en Mesoj transmisiataj per televido, radio aŭ interreto. Kortuŝaj estas precipe la rakontoj pri preĝoj de etaj infanoj, kiuj siamaniere antaŭsentas la minacon kaj petas Dion, ke Li „forprenu tiun kronviruson”. La Dua Vatikana Koncilio, en la dogma Konstitucio pri la Eklezio, dirante pri geedzeco kaj familio, konstatas: „En tiu mal-granda familia Eklezio la gepatroj devas esti per vorto kaj ekzemplo la unuaj anoncantoj de la kredo por siaj infanoj”  (n-ro 11). Ĉi tiun instruon disvolvis Johano Paŭlo la Dua, interalie en instigo „Familiaris consortio” (v. n-ro 21). Sed la Katekismo de la Katolika Eklezio instruas, ke familio vokita estas al preĝado, legado de la Dia vorto kaj al evan-gelizado (v. n-ro 2205).

Ĉi tiu instruado trovas sian enradikitecon en la San-kta Skribo, precipe en la leteroj de Sankta Paŭlo. Finante la leteron al la Romanoj, la apostolo petas, por saluti Priskilan kaj Akvilan, kaj ankaŭ „la Eklezion en ilia domo” (16:5). En la letero al Filemono Paŭlo turniĝas interalie „al Arĥipo kaj al la Eklezio en via domo” (2).  En la komencoj de la Eklezio ne estis ja kristanaj preĝejoj, kio pli, kristanoj ne ĉiam povis libere kolektiĝi, kaj do ili renkontiĝadis je la preĝado kaj praktikadis liturgiojn en domoj de la konver-tiĝintaj familioj. Oni devas tamen substreki, ke estas nenia  „rivaleco” inter la konscio pri la rolo de la hejma Eklezio kaj la misio de la paroĥa Eklezio kaj animzorgantaj en ĝi pastroj. Tiuj aferoj, bone komprenataj, sin reciproke forti-kigas. Mi konfesas, ke ŝokas min retoriko de tiuj, kiuj fas-ciniĝas per la interreta liturgia vivo tiamaniere, kvazaŭ ili ne vidus, ke la nuna situacio de la Eklezio estas tamen dramo. Estas vero, ke Sinjoron Jesuon eblas renkonti ĉie, sed tio ne signifas, ke ni ne devus larmguti, vidante fermi-tajn aŭ limigitajn en siaj funkcioj preĝejojn. Tiaj larmoj certe estos agrablaj al Dio…

Sac. Dariusz Kowalczyk SJ

Profesoro de la Teologia Fakultato

de la Gregoria Universitato en Romo.

 

El: Gość Niedzielny, n-ro 17, 26-04-2020, paĝo 38

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony