Tio, kio ne bonas, ĉiam tuj videblas. Tio, kio jes bo-nas, ni konsideras evidentaĵon. Tamen valoras la penon ri-marki kaj nomi tiujn ĉiutagajn aferojn, kiuj ĝojigas nin en tutsimpla tago. Ekzemploj de tiuj etaj feliĉaĵoj povas esti: trinki teon el taso de la avino, promeni en florplena ĝarde-no, vagi tra nekonata urbo…
Pripensu do kio ĝojigas vin. Vi pli ĝuos la vivon kun sento de dankemo pro la etaj ĉiutagaĵoj.