Numero 132 – printempo 2021
Granda historio de katolikismo
Historio ne estas la ekzakta scienco kiel matematiko aŭ fiziko. Tio veras, ke ĝi sin apogas sur dokumentoj kaj atestoj. Nur ke bazaj dokumentoj estas ofte mankantaj, kaj tiujn, kiuj konserviĝis, diversmaniere oni povas interpreti. La atestoj, eĉ de vidatestantoj, estadas tamen subjektivaj. Pro tio ne mirige, ke ne ekzistas iu unu objektiva libro ekzemple pri Jozefo Piłsudski. La situacio estas ankoraŭ pli komplika en la kazo de la historio de Eklezio. Tiuj, kiuj Eklezion ne ŝatas aŭ pro ideologiaj motivoj ĝin kontraŭ-batalas, skribas pri la historio de la katolikismo ofte laŭ la nehistoria maniero, laŭ anticipe premisitaj tezoj.
La itala esploristo Vittori Messori en sia libro „Nigraj kartoj de Eklezio” entreprenis la sukcesan provon de la objektiva montro, ke ne unufoje tiuj „nigraj kartoj” estas legendoj, kompilitaj kun malbona volo, ĉe la preter-pasado de gravaj faktoj kaj historiaj kuntekstoj. Al nigraj legendoj de la Eklezio apartenas interalie rekonkvisto, t.e. la batalo de katolikoj por la elpuŝo de muzulmanoj el la Iberia Duoninsulo, gvidata de la 8-a ĝis la 15-a jarcento. Ĝuste pri ĉi tiu historio, sed kontraŭflue de „pravaj” opi-nioj, skribas Angela Pellicciari en sia lasta libro titolita „Una storia unica. Da Saragozza a Guadalupe” (“Ununura tia historio. De Saragoso ĝis Guadelupo”). Sur la kovrilo ni legas: „Nur unu nacio, nur Hispanio kapablis liberiĝi el sub la muzułmana dominio kaj heroece findefendi la heredaĵon de kredo, de kulturo kaj civilizacio… En la jaro 1492 la reĝa unika paro, Izabela Kastilia kaj Ferdinando Aragona, alkondukas ĝis la fino la rekonkviston, transformas Hispa-nion en la modernan ŝtaton, kreas bonegajn lernejojn kaj universitatojn…”. En la interparolo kun Włodzimierz Rędzioch la itala historiistino, kiu plifrue skribis same inte-resajn librojn, interalie pri Luter kaj framasonaro, indikas al la profunda kredo, estanta la decida faktoro, kiu ebligis al hispanoj liberiĝi el sub la islama jugo.
La aŭtorino citas Leonon la Dektrian, kiu konstatis, ke „la historia scienco ŝajnas esti la komploto de homoj kontraŭ vero”, kaj substrekas, ke tiu, kiu kiel la unua sisteme falsadis la historion de la katolika Eklezio, estis Luter. La daŭrigon transprenis – laŭ ŝia opinio – interalie framasonoj, kiuj disvastigadis la malamon al Romo kaj ĝuste al Hispanio. En la tempo de “pedagogiko de honto”, gvidata kontraŭ naciaj ŝtatoj kaj la Eklezio, valoras preni en la manojn la librojn de historiistoj montrantaj kompe-tente la grandecon de la katolika historio.
Sac. Dariusz KOWALCZYK SJ
profesoro de la Teologia Fakultato
en la Gregoria Universitato en Romo
El: Semajna revuo Gość Niedzielny, 10-a de majo 2020, n-ro 19, paĝo 38.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski