Numero 132 – printempo 2021
Ĝoju ĉiam
Iam la Papo Francisko rimarkis, ke katolikoj similas al homoj revenantaj el funebra ceremonio. Al nia kutimiĝo malĝoji ni provas donadi la spiritan nobeligon. Sankta Paŭlo dume falas – kiel ŝajnas – en troigon, kiam li instigas al tio, por “ĉiam ĝoji”. Per kia miraklo oni povas atingi tian staton de la spirito kaj en ĝi persisti? Jen la recepto de Paŭlo por la ĝojo estas jena: “Preĝu senĉese, ne estingu la Spiriton, ne malestimu profetaĵojn”. De kie venis la mal-ĝojo de la evangelia junulo, kiu renkontis Jesuon? Povas esti de tie, ke li neglektis la gravan alvokon, kiun li ekaŭdis de Savinto. La plena ignorado de la momento, kiam Dio al-parolas la homan koron, povas multe kosti.
Iu pliaĝa viro, kun kiu mi heroldis katekizojn en paroĥoj, estis babilulo kaj ŝatis ŝuti spritaĵojn. Iun fojon li diris: “Mi forperdis mian alvokiĝon” kaj ekploregis. Sian triston li kovris per la dika tavolo de figajeco kaj babil-aĉemo. “Mi scias – li aldonis – ke Dio min amas kaj mi estas dankema al Li pro tio, ke Li permesas al mi fari tion, kion mi faras. Sed doloras min, ke iam mi diris al Li “ne”.
La similan historion mi travivis kun la grupo de jun-uloj el Skandinavio, al kiu mi decidis montri la monaĥejan vivon. Mi ricevis la permeson por la renkontiĝo kun la komunumo de fratulinoj kontemplaj. Ĉi junaj homoj, kiam ekvidis same junajn kaj belajn fratulinojn, rakontantaj al ili pri sia vivo kaj vokiĝo, komencis unu post la alia plori. “Kial vi ploris” – mi demandis post eliro el monaĥejo. En la respondo mi ekaŭdis: “Ni frekventas diskotekojn, ni fu-mas mariĥuanon, ni posedas laŭmodajn vestaĵojn kaj ni estas deprimitaj. Kaj ili fermiĝis malantaŭ krado, sin vestis per tiaj samaj frokoj, recitas siajn preĝetojn kaj ili radias de ĝojo”. Mi pensas, ke tiutage ili ekkomprenis ion tre gravan.
„Iu virino skribis al mi – rakontas la ĉefepiskopo Fulton Ŝeen – ke ŝia edzo ekde ĉirkaŭ 40 jaroj restadas ekster Eklezio. Mi telefonis al ŝi kaj petis, ke ili venu al la hejmo de kardinalo Gilroy. Post mallonga saluto kun ŝia edzo mi diris: – Bonvolu surgenuiĝi. – Kiucele? – li de-mandis. – Vi pekkonfesos. Senprokraste li komencis tre bonan konfeson. Kiam li eliradis, li preskaŭ dancis pro la ĝojo”. La sama ĉefepiskopo Ŝeen skribis en sia biografio: “Mi firme promesis al mi, ke ĉiutage mi pasigos la tutan sanktan horon ĉe nia Sinjoro ĉeestanta en la Plejsankta Sakramento. La sankta horo neniam estis por mi pezo, kaj ĉiam konsistigis la fonton de ĝojo. Ĝi estiĝis por mi kiel la oksigenujo, kiu en la malfreŝa atmosfero de la mondo ebli-gas denove eksenti la blovon de Sankta Spirito. Se eĉ ŝajnis al mi, ke mi havas el ĝi neniajn profitojn kaj mi sentis la mankon de la spirita apudeco, mi havis almenaŭ la impre-son, ke mi estas kiel la hundo gardanta ĉe la pordo de sia posedanto por la okazo, kiam ĉi tiu estus alvokonta ĝin”. Matene la 9-an de decembro 1979 la korpo de Fulton Ŝeen estis trovita en la kapelo antaŭ la Plejsankta Sakramento.
Sac. Robert SKRZYPCZAK, dogmatikisto
El: Semajnrevuo Gość Niedzielny, 13 decembro 2020, paĝo 14
Elpoligis: Stanisław Śmigielski
_______________________________________________
Kiu sportumas, ne vivas pli longe,
sed mortas pli sana. Kia konsolo!