Numero 131 – vintro 2020
Ĝenanta esti si mem
La penso prikalkulita
Ĉiu ien ajn pilgrimas: Unuj al Hela Monto;
Aliaj al Nigra Valo.
Prezidento Andrzej Duda post la venkita balotado venis neoficiale al Hela Monto, por iom preĝi. Plurfoje tie li estadis, ekzemple post la unua elekto aŭ kiam li devis fari malfacilan decidon. Povus ŝajni ke kiam kiel kiam, sed nun tio ne devus veki diskuton, ĉar la elektan kampanjon li jam finis kaj la laŭvican li ne havos.
Kaj tamen la informo pri partopreno de la Prezidento en la Helmonta Alvoko elvokis malicajn komentariojn en amaskomunikiloj kaj la furiozon en Interreto. “Kia ĝen-aĵo!”, “la 21-a jarcento kaj la prezidento partoprenas en sorĉaĵoj. Dramo” – skribis la koleregaj uzantoj de Tvitero (tio estas pli mildaj enskriboj). Iuj sin devigis al stumpa formo de argumentado: „Se Duda konfidas ĉion al reĝino, tio signifas ke li demisias, ĉar por kio al ni nun li estas?”. Aŭ tio: “Neniu donis al Andrzej Duda la rajton al tiaj ideo-logiaj kaj ekskludantaj gestoj. Alivorte tuj post balotado li dividas polojn”.
Similaj sloganoj, cirkulantaj ĉirkaŭ la postulo pri dis-igo de Eklezio disde ŝtato (kvazaŭ ĉi tiu disigo ne estus), lastatempe faris kapturnan karieron. Mi cerbumas, kion ho-diaŭ estus faronta la politikisto-katoliko, por ne “dividi” kaj ne “ekskludi” per siaj religiaj praktikoj. Li devus eble ĉesi praktikadi, eventuale pritrakti la praktikadon kiel fiziologian agadon kaj fari tion honteme kaj en izoleco.
Tio tamen signifus, ke la publika kredanta persono ne rajtas partopreni en Sanktaj Mesoj, diservoj, pilgimadoj kaj ajnaj ekleziaj solenaĵoj. Ĉu tio estu ĉi tiu idealo?
Se esti la konsekvenca katoliko signifas la dividadon kaj ekskludadon, tiam kio ne estas ĝi? Kiajn ĝenerale kon-vinkojn oni rajtas publike malkaŝi, se oni ne rajtas malkaŝi la religiajn? Kaj kiel tio estas, ke kiam la urbestroj oficiale marŝas en fronto de homoparadoj, „la publika opinio” langoklakas el raviĝo, sed kiam la ŝtatprezidento private preĝas en sanktejo, la sama „opinio” pestuliĝas el hororo?
La tuta historio ĉirkaŭ la publika atesto de la kredo de la ŝtatestro rezultas el tio, ke tio ne estas tiu kredo, kiun konfesas la oponantoj. Ĉar tiuj, kiuj la kristanecon nomas sorĉaĵoj, ankaŭ evidente konfesas ian religion, sed kutime ĝi koncentriĝas al surtera vivo kaj ne estas en ĝi la espero de savo.
Ni ĉiuj kredas je io. Se ne je Dio, tiam je io ajn – kaj tio havas gravajn konsekvencojn. Ne por tio ni elektas la homon, ke li kondutu kiel la neŭtrala aŭtomato. Ni elektis la prezidenton, pri kiu ni sciis, ke li konsultas Dion (kio por multaj havis la bazan signifon), do estus eĉ malhoneste de lia flanko, se nun pro ies opinioj li ĉesus tiun praktikadon.
Franciszek KUCHARCZAK
franciszek.kucharczak@gosc.pl
El: Semajnrevuo GOŚĆ NIEDZIELNY, N-ro 30, 26 de julio 2020, paĝo 39 Elpoligis: Stanisław Śmigielski
______________________________________________________________________________
Ne tiu estas antisemito, kiu ne ŝatas judojn.
Sed tiu estas antisemito, kiun judoj ne ŝatas.