Numero 130 – aŭtuno 2020
Ĝardeno en la ombro de Babel-turo
La fascinado pri diversaj lingvoj ne estas io, al kio oni povas konvinki: estadas donita, kiel inklino al dancado, vagabondado aŭ geometrio, kaj simile oni povas ĝin murdi lige kun nebezonaj lecionoj. Ne bezonas ilin precipe tiuj, kiuj kaptas fremdajn (ĝis hieraŭ) lingvojn kiel varicelon, el interparoloj en trajno kaj sur plaĝo, feliĉe liberaj de slipoj kaj konsideroj pri la konstruo de pluskvamperfekto. Estas tamen ankaŭ tiuj, kiuj unu lingvon majstrante,el la dua kap-tante nur kelkajn furorvortojn, restadas ĝoje mirigitaj, ke estas da tiuj lingvoj eĉ tiom (plu, malgraŭ ilia formortado kaj unuigado, pli ol sesmil) kaj ke ili povas esti tiel senfine diversaj, signife pli ol ajnaj aliaj kreaĵoj de homaro, ekde arto ĝis la politikaj strukturoj. Sed ĉu vere lingvoj estas nia kreaĵo, ĉu estas ni kiuj moviĝas en ilia sfero?
Povas esti ekzistas diversaj libroj, kiuj respondadus al la similaj demandoj, samtempe proponante la maron da scio el la sfero de prahistorio, sociologio kaj politika histo-rio, poetiko kaj fonologio, sistemoj de skribado kaj laŭvida propagando. En la pola lingvo ”Babel” de Gaston Dorren, aplomboplena poligloto, populariganto kaj mondmigranto, havas nenian konkuron. Kreita de li galerio de 20 plej po-pularaj lingvoj, kiujn sume parolas nuntempe pli ol duono da mondloĝantaro, estas por li la okazo por digresio kaj minieseoj, ekskursoj en la sangan kolonian historion kaj subtilecon de la japana genro, kiu kreis du ĝenrojn de japa-na lingvo. Dum la unua legado de la verko de Dorren al-tiros nian atenton centoj da interesaĵoj (ĉu vere fonto de la militoj inter Hindujo kaj Pakistano estis diskutebla divers-eco de la lingvoj hindi kaj urdu? Ĉu “English” ŝanĝiĝos iam en “Globlish”, ĉu prefere en faskon da dialektoj?). Post la dua legado la trivita de citado frazo pri tio, ke lin-gvo determinas la limojn de nia mondo, akiros la forton. “Babel” garantias longajn ĝojojn el legado, ankaŭ pere de beleco de la libro mem.
Wojciech Stanisławski
Gaston Dorren, „Babel. W dwadzieścia języków dookoła świata”,
tłum. Anna Sak, Marginesy, 2019
Aĉetebla per la retpaĝo: WSKLEPIKU.PL
El: Semajnrevuo SIECI, 2-8.09.2019, paĝo 79.
Elpoligis: Sławomir Helicumski