Numero 135 – vintro 2021
FRATECO KAJ ESPERO – Unua vizito de Papo en la lando de Abrahamo
De la 5-a ĝis la 8-a de Marto Papo Francisko vojaĝis al Irako por viziti la urbojn Bagdado, Naĝafo, Ur, Arbil, Mosulo kaj Qaraqosh. Li faris kvar paroladojn, du predikojn, gvidis Anĝeluson kaj preĝon por la animripozo de la militaj viktimoj. Akompanis lian vojaĝon ankaŭ la logo kaj la devizo: “Vi ĉiuj estas fratoj”.
“Mi venas kiel pilgrimanto, kiel pilgrimanto pentofara por humile peti de la Sinjoro pardonon kaj repaciĝon post jaroj de milito kaj de terorismo, por peti de Dio la konsol-adon de la koroj kaj la resaniĝon de la vundoj. Kaj mi venas inter vi kiel pilgrimanto de paco, por rediri: “Vi ĉiuj estas fratoj” (Mat 23, 8). Jes, mi venas kiel pilgrimanto de paco serĉe al frateco, plena je deziro preĝi kune kaj kune paŝi, ankaŭ kun la fratoj kaj fratinoj de aliaj religiaj tradicioj, en la signo de la patro Abrahamo, kiu kunigas en unusola familio islamanojn, hebreojn kaj kristanojn”.
“Mi havas la honoron renkonti Eklezion martiran: dankon pro via atesto! La multaj, tro multaj martiroj, kiujn vi konis, povu helpi nin persisti en la humila forto de la amo. Vi daŭre havas en la okuloj la bildojn de la detruitaj domoj kaj de la profanitaj preĝejoj, kaj en la koro la vundojn de karuloj forlasitaj kaj de forlasitaj loĝejoj. Mi ŝatus porti al vi la kareson ameman de la tuta Eklezio, kiu estas apud vi kaj apud la suferanta Proksima Oriento kaj kiu kuraĝigas vin iri antaŭen”.
“El vi, antaŭ pluraj jarmiloj, Abrahamo komencis sian vojaĝon. Hodiaŭ ni havas la taskon daŭrigi ĝin, kun la sama spirito, trairante kune la vojojn de la paco! Pro tio mi alvokas sur vin ĉiujn la pacon kaj la benon de la Plejaltulo. Kaj al vi ĉiuj mi mi petas fari la samon kiel Abrahamo: paŝi en la espero kaj neniam ĉesi rigardi la stelojn”.
Papo Francisko
Videomesaĝo sendita antaŭ la Apostola Vojaĝo al Irako
El la parolado de Papo Francisko en la Esplanado de Ur, okaze de la interreligia renkontiĝo de la 6-a de Marto 2021
“Kiam la terorismo invadis la nordan parton de tiu ĉi kara lando, ĝi barbare detruis parton de ĝia mirinda religia posedaĵo, inter kiuj preĝejoj, monaĥejoj kaj kultejoj de pluraj komunumoj. Sed ankaŭ en tiu malluma momento bril-adis steloj. Mi pensas al la junaj islamaj volontuloj de Mosulo, kiuj helpis rekonstrui preĝejojn kaj monaĥejojn, konstruante fratecajn amikecojn super la rubaĵoj de la mal-amo; kaj al la kristanoj kaj islamanoj kiuj hodiaŭ restaŭras kune moskeojn kaj preĝejojn”.
“Ni ne ebligu, ke la lumo de Kristo estu kovrita de la nuboj de malamo. Super tiu ĉi lando ariĝis la mallumaj nuboj de terorismo, de milito kaj de perforto. Pro ili suferis ĉiuj komunumoj etnaj kaj religiaj. Mi deziras rememorigi aparte tiun jezidan”.
„Estas nia tasko memorigi al la mondo, ke la homa vivo valoras laŭ tio, kio ĝi estas kaj ne laŭ tio, kion ĝi pose-das; kaj ke la vivo de la naskiĝontoj, tiuj de maljunuloj, de migrantoj, de viroj kaj de virinoj de ĉiaj koloro kaj nacieco estas ĉiam sanktaj kaj valoras tiom, kiom tiuj de ĉiuj aliaj! Estas nia tasko havi la kuraĝon levi la okulojn kaj rigardi la stelojn, la stelojn, kiujn vi dis nia patro Abrahamo, la stelojn de la promeso”.
(La teksto prenita el KATOLIKA SENTO n. 2/2021)