Numero 131 – vintro 2020
Foje ŝanĝu vian perspektivon!
Estas facile juĝi homojn kiuj troviĝas en alia situa-cio, ekzemple homojn kiuj vivas en mizero. “Estas ilia propra kulpo! Ke ili laboru!” estas ofte aŭdataj riproĉoj. Tamen, vivante en komforto, malfacilas vere kompreni kia-maniere homoj eniris tian situacion, ne ĉiam proprakulpe, kaj malfacilas kompreni kial ili ne sukcesas eliri sian mize-ron.
Simile en konfliktoj, ĉu inter landoj, ĉu inter ge-edzoj, najbaroj, ĉu ankoraŭ aliaj: ambaŭ partioj rakontas siajn proprajn verojn; siajn proprajn versiojn de la realo. Sed, kio estas la realo por ili? Ofte, la tiel nomata “realo” estas ilia (subjektiva) interpreto de ilia mondo, vivosfero, situacio aŭ spertoj, kiuj por ili en tiu momento estas la nura, pura realo. Malfacilas do konvinki ilin pri sia malpra-veco – se entute estas ili kiuj malpravas! Ĉiel ajn, plej gra-vas, antaŭ ĉio, provi kompreni la alian partion. Kiam venis kompreno, kaj oni esprimas tiun komprenon, eblos pli juste solvi konfliktojn. Ofte estas ĝuste la nekomprenemo kiu frustrigas kaj kolerigas kaj ne la konflikto mem.
(MsN – oktobro-novembro-decembro 2020)