Numero 130 – aŭtuno 2020
Falegis Babelturo
Mondo konstruata laŭ modelo de Babelturo disŝut-iĝis kiel ludkarta dometo. Oni devas ellerni vivi en la nova mondo, en kiu reale ekzistas Kristo, morto, la lasta juĝo kaj eterneco por savitoj kaj por damnitoj. Ĉu iun tiu karesma rimarko teruras? Min ne. Se mi ne kredus tion, mi ne estus pastro. Kaj se iun teruras, jen la signo, ke estas tempo kon-vertiĝi, surpaŝi la vojon de preĝo, de pentofaro, de almozo kaj fasto. Ĉi lastaj sintenoj havas signifon ne nur religian: en ni estis tro multe da egoismo, senpripenso, postkuro al modo kaj deziro vivi je kosto de estontaj generacioj.
Ni ekrigardu niajn ŝrankojn, ni kalkulu ŝparaĵojn: ĉu ni sukcesos ĝustatempe ilin prudente utiligi? Ni ekpensu pri bezonantoj. Ni ordigu la rilatojn kun homoj. Ni prizor-gu la familion. Ni renovigu la praktikon de familia preĝ-ado. Renoviĝu en ni la solidareco semita fare de sankta Johano Paŭlo la Dua. (…) Anstataŭ Babelturo ni komencu en ĉi tiu Karesmo konstruadi la amo-komunecon kun Dio kaj kun homoj.
Sac. Henriko Zieliński
El semajngazeto „Idziemy” [ni iras]
________________________________________________________________________________
Pollando venkos ne per armilo, sed per preĝo, pento-faro kaj granda proksimulamo kaj per Rozario. Pollando devas ekstari en la fronto de Mariala unuiĝo de nacioj.
Okcidento, puriĝante el putraĵo, kun admiro rigardos nin. Oni devas fidi kaj preĝi. La Rozario estas ununura armilo, kiun uzante, Pollando venkos.
Primaso de Pollando Aŭgusto kard. Hlond