Maria, Vi estas Gvidantino sur la vojoj de surtera pilgrimado kiu estas nin alkondukonta al domo de la Patro. Vi trairis la vojon, sekvante spurojn de la Filo kaj atingis la celon. Ni ankaŭ atingos ĝin, se ni sekvos viajn spurojn, se ni lasos nin konduki de Vi, ĉar bona gvidanto ne permesos devojiĝi. Konsiderante la misterojn de vivo Jesua kaj via, ni petas pri la fideleco al nia kristana vokiĝo.