En la Vigilia Nokto
kiam steloj neĝŝutas
kaj kun tiu unua
la plej hela
enpreĝiĝintaj
ŝajnas haltigi
por tiu momento
la tutan mondon
*
mi estas kun Vi
kun tiuj apude
kaj kun tiuj kiuj
jam nur en nubo
el la aroma piceo
kiam en la malvarma kripo
sub mia abieto
anĝeloj fervore kantantaj
malpeze paŝantaj
sur varmaj notoj
de kristnaskaj kantoj
senteme envolvas
metitan sur fojno
la lignan figureton
de malgranda Infaneto
*
ĉiuj komune
tiun unikan fojon jare
kiam Vi Jesuo naskiĝas
ne en Betlehemo sed en mia koro.
Tekstoj: I. Niewiadomska-Labiak
El: Apostolstwo Chorych, N-ro 12, decembro 2004. E-igis eseŝ