Numero 132 – printempo 2021
El leciono de religio…
Instruistoj kaj lernantoj penas, por fini lernojaron on-line. La konatino italino, kiu en lernejo instruas al adoles-kantoj religion, ankaŭ gvidas okupojn, uzante interreton. Kelkfoje ŝi taskas al ili ion surskribi. Ŝi dividis kun mi kelkajn eldirojn de unu el 13-jaraj knaboj, kiu mirigas, kiel por sia aĝo, per originaleco kaj saĝeco. Skribante pri peko, li ekproponis iun sugestan bildon.
La planedo Tero estas obeema al Dio kaj turniĝas ĉirkaŭ la Suno, kiu donas al ĝi lumon kaj energion. Sed se ĝi ekribelus, elirus el la difinitaj al ĝi trajektorioj, por ek-moviĝi en la malpenetritan spacon, tiam ĝi ne nur perdus la fonton de energio, kaŭzante la morton de loĝantaj sur ĝi estaĵoj, sed ĝi mem komencus kolizii kun aliaj korpoj en la kosmo, kio alkondukus ĝin al disŝutiĝo je etaj pecoj. Kaj en tio ĝuste – rimarkas lernanto – konsistas peko, kiu kaŭzas morton. Kontinuante la temon de peko, li ekproponis ankoraŭ alian bildon, kaj nome la bildon de infano, kiu fekis en vindotukon, sed ĝi alkutimiĝis al tio tiom, ke kiam patro volas ĝin alivesti – ĝi ploras, krias kaj forkuras. Ne plaĉas al ĝi nova, pura vindotuko. Ĝi opinias, ke kun mal-pura vindotuko oni povas tute ne malbone vivi. Kaj estas malfacile konvinki ĝin ke estas alie. Tiel ĝuste iuj alkutim-iĝas al malpurigeco de peko. Kio estas pli malbone, ili eĉ aprezas ĝin, opiniante, ke nur tiel kondutante, ili povas esti feliĉaj. Eĉ se estas tiuj asociadoj ie ekaŭditaj, tamen estas brave por ĉi lernanto.
Mi ne scias, kiel en la epoko de kronviruso aspektas la lecionoj de religio en Pollando. Sed mi estas konvinkita, ke tio estas tempo konvena, por fari meditadon pri tiaj temoj kiel: vivosenco, amo, bono, malbono, peko, libereco, mallibereco, Dio ktp. Meditadi en maniero ne abstrakta, sed ankaŭ ne implikita en la nuntempaj sociaj-politikaj dis-putoj. La krizo kaŭzita de la kronviruso permesas al ni rimarki, ke la esenco de vivo ne estas multobligo de bene-ficoj kaj impresoj. Kaj kio estas? Bone starigitaj demandoj povas helpi, almenaŭ al iuj, se ne en la trovo de respondoj, tiam en la malfermiĝo al la demandoj mem.
Sac. Dariusz KOWALCZYK SJ
profesoro de la Teologia Fakultato
en la Gregoria Universitato en Romo
El: Semajnrevuo Gość Niedzielny, 24-a majo 2020, n-ro 21, paĝo38. Esperantigis Stanisław Śmigielski