Numero 135 – vintro 2021

Eklezio resurektos

La orienta miraklo estis nomita antaŭnelonge reme-morigita fakto, ke kristanoj en Japanio konservis la kredon malgraŭ manko de sacerdotoj kaj de sakramentoj dum 250 jaroj. Dum tiu ĉi tempo la katolika Eklezio estis persekutata de la reganto Tokugawa kaj liaj posteuloj. Sankta Francisko Ksavero komencis la fondadon de malgrandaj komunumoj, estrataj de laikoj. Fine de la deksesa jarcento estis en Japanio 220 mil fideluloj kaj nur 40 sacerdotoj. Kun tempofluo la fideluloj estis senigitaj je pastroj, ili mem transformiĝis en subterajn grupojn de vorto kaj preĝo, donantajn reciprokan apogon. Dum ĉiuj tiuj jaroj subtenadis ilin ĉe espero la “Profetaĵo de katekisto Sebastiano pri la estonta resurekto de la Eklezio de Kristo”, libreto de la aŭtoreco de forkaptita fare de la reganto de Nagasaki disĉiplo kaj helpanto de la portugala misiisto, kiu estis senkapigita. En ĉi profetaĵo li skribis: “Kiam pasos sep generacioj, alfluos la nigra boato kun kelkaj konfesprenantoj. Tiam homoj povos pekkonfesi eĉ ĉiusemajne”. De tiam sin kaŝantaj katolikoj atendis iun ekipitan per la povo de la pardonado de pekoj. Finfine venis al ili la sendita de la papo Pio la Naŭa patro Petitjeano.

La persekutoj komenciĝis post la finiĝo de la Trenta Koncilio, kiu en la jaro 1563 decidis, ke ĉiu katoliko alme-naŭ unufoje jare devas iri al la sakramento de pekokonfeso, ĉar morti en la stato de peko signifis kondamni sin al eterna infero. En malfacila tempo malsanuloj kaj mortantaj timis foriradi sen la pardono de pekoj. Misiistoj jezuitoj instruadis do ilin: la repaciĝo de homo kun Dio povas plenumiĝi nur danke al la vera pento. Tial do kiam mankis sacerdotoj, estis allasita tiuspeca praktiko, ke kiam iu montris la sinceran  penton, tio signifas li profunde bedaŭris pro siaj pekoj, li povis esperi la mizerikordon ĉe Dio, sed la veran pekokon-feson oni devis transmeti ĝis la momento, ĝis estos alirebla sacerdoto. Kiam okazis pli longa vojaĝo, eksplodis milito aŭ iu loka konflikto, kaj ne estis sacerdotoj, estis eble ricevi la repaciĝon kun Kristo kondiĉe ke estis la preteco kiel eble plej rapida pekokonfeso, kiam nur okazos tia ebleco. Estis verkita eĉ la speciala preĝo, nomita japane “Oraŝo” (el la latina oratio), kiu estis recitata ĉiutage. Ĝi donadis al homoj la grandan konsolon. Kiam okazis, ke la imperiestraj ofic-istoj devigadis kristanojn piedpremi la bildon de Kristo, kaj ĉi homoj subiĝadis al la premoj de la despoto, post la reveno hejmen ili tuj recitis la preĝon “Oraŝo” kun la espero, ke iam aperos en ilia vivo la konfesprenanto kaj pardonos al ili nome de Dio ĉiujn pekojn. Dum tiuj jaroj ili kredis, ke iutage Eklezio resurektos. Ili transdaŭris, ĉar ili konservis la rememoron pri iamaj sakramentoj, precipe pri la sakra-mento de pekokonfeso. “Miaj infanoj, mi skribas al vi, se tamen iu pekis, ni havas la Peranton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan. Li oferis sin mem por ripari niajn pekojn”.

 

Sac. Robert Skrzypczak, dogmisto

El: Gość Niedzielny, 18 de aprilo 2021, n-ro 15, paĝo 14                                                   Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony