Numero 134 – aŭtuno 2021
Egiptio
Biblia Lando
Tio estis la tero de subpremo kaj sklaveco por la popolo Izraelo. Tie edukiĝis trovita en korbo la princo de Egiptio – Moseo. Ĉi tie situis la lando Goŝen, en kiu Izraelo el magranda grupeto da alvenintoj diskreskis kaj fariĝis granda popolo. Ĉi tie ankaŭ la parton de sia vivo pasigis Jozefo, kiu ĵetita en puton, kaj poste forvendita fare de siaj fratoj, savis Egiption de malsato. Ĉi tero estis la loko de azilo por Sankta Familio antaŭ danĝeroj minacantaj al la vivo de malgranda Jesuo.
La egipta tero, situanta sur la dezerta parto de afrika kon-tinento, estas loko escepta. Sur 94 procentoj da dezerta teritorio, laŭlonge de la vivdona rivero Nil estis fondataj multaj urboj, inter alie: Tinis, Teby, Giza aŭ Sakkara. En la delto de Nil setladis ankaŭ la alvenintoj el najbaraj Azio kaj Libio, kaj estis ĝi tre fekunda tero kaj ĝuste tie troviĝis la plugeblaj kampoj nutrantaj loĝantojn de la tuta ŝtato.
Unun el la plej gravaj civilizacioj de la antikva mondo regis faraono. Egiptoj tre nevolonte rilatiĝis al fremdaj kulturoj kaj lokoj. Ili gardis la Suez-Kanalon, por ke neniu minacadu al ili. Eksterlanden ili venadis ĉefe por krudaĵoj, kiuj mankis sur iliaj teroj. Egiptio estas ŝtato riĉa kaj sekura. Ĝi fieris pri la dis-volviĝo de kulturo: de arkitekturo, skulptarto, pentrarto kaj be-letro, kaj de mastrumado. De antaŭ pli ol 3 mil jaroj devenas starantaj en Giza piramidoj, konstruitaj el la kalkŝtonaj blokoj pezantaj eĉ 50 tunoj, kiuj ankaŭ tra la rivero Nil estis transpor-tataj al la konstruloko. Konstruadis ilin prefere ne sklavoj, sed dungataj laboristoj, kiuj perlaboradis, por pagi la ŝuldatajn al la ŝtato impostojn. La piramidoj atingadis la alton de preskaŭ 150 metroj kaj estis tiamaj nubskrapuloj. Oni konstruis ĉirkaŭ 90 tiajn konstruaĵojn, sed ĝis nuntempo konserviĝis nur 50. La laboro pri unu piramido daŭris ofte kelkdek jarojn kaj postulis ĝis nun ne-diveneblajn solvojn teknikajn kaj konstruistajn.
Povas esti ke ĝuste ĉi tie havis sian komencon uzata ankaŭ de ni la parolturno „egiptaj tenebroj”. Egiptoj famiĝis ankaŭ el vendado de oro, kiun ili havis en abundo, kaj kio interesa, en ilia lando pli altvalora ol oro estis arĝento. Multekostajn ŝtonojn ili lokadis en la fundamentoj de konstruaĵoj, nomante ilin bazangula ŝtono. Ĉi kutimo translokiĝis al nia kulturo, parolis pri ĝi ankaŭ Sinjoro Jesuo, kiam Li menciis pri sia pasiono: „Ŝtono, kiun mal-ŝatis la konstruantoj, fariĝis ŝtono bazangula”.
Emilia Przepióra
El: Taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy
(En la ĝardeno de Kreinto), septembro 2018, paĝo 4.
Elpoligis: Stanisław Śmigielski
____________________________________________________
Ne timu leviĝi denove,
provi denove, ami denove,
vivi denove kaj revi denove.
Neniam malfacila leciono ŝarĝu vian koron.
Sekvu vian vojon!