Numero 133 – somero 2021
Diversaj kozoj (silva rerum)
Ŝipo ne dronas de la akvo, kiu ĝin ĉirkaŭas, sed de tiu, kiu eniras ĝian internon.
Ne permesu, ke tio kio okazas ĉirkaŭ vi, eniru vian internon kaj tiru vin malsupren. (Aŭtoro nekonata)
Saĝaj vortoj
– Ne eduku viajn infanojn, ke ili estu riĉaj. Instruu ilin,
ke ili estu feliĉaj. – Do kiam ili estos plenaĝaj,
ili konos la valoron de aĵoj, kaj ne ilian prezon.
– Traktu vian manĝaĵon kiel medikamenton,
en mala kazo medikamento estos via manĝaĵo.
– Kiu vin amas, neniam vin forlasos, eĉ se li havas 100
motivojn por rezigni. Ĉiam li trovos unu motivon
por resti.
– Se vi volas iri rapide – iru sola!
Sed se vi volas iri malproksimen – iru kune kun iu.
7 feliĉaj konsiloj
– Ne aŭskultu klaĉojn.
– Ignoru tion kion pri vi aliaj parolas.
– Mem projektu vian vivon.
– Estimu havaĵon en ĉiu situacio.
– Ellernu montri dankemon.
– Pli multe ridu kaj ridetu.
– Kio restis en la pasinteco, restu tie.