Numero 134 – aŭtuno 2021
Diversaj kozoj (silva rerum)
Abortigo (t. e. infanmortigo) ne povas esti la rajto de homo, ĉar ĝi estas direktita kontraŭ la homo.
*
Kontraŭstarante abortigon la Eklezio ne nur stariĝas defende al vivo de la plej senarma kaj senkulpa homo, sed ankaŭ ŝirmas la sanon kaj vivon de la virino mem.
*
En zoologia ĝardeno neniu kontestas la fakton, ke el elefanto estos elefantido. Kaj en universitato grandscienc-uloj havas dubon, ĉu el kunigo de virina ovoĉelo kaj sperma-tozoo estos homo aŭ io alia.
“La homo komenciĝas en la momento de koncipo. Tio ne estas deklaro de morala aŭ sentimentala naturo – tio estas fakto science pruvita. En la momento, en kiu komenciĝas la homa estaĵo, ni havas aferon kun homo – tio ne estas fiŝo nek ia polipo, nek amebo. Tio estas homo.”
(prof. Jérôme Lejeune, en “Miłujcie się!” 2/2021,p.15)
*
Homoj malestimas Kriston, ĉar Lia evangelio estas netolerema por ilia peko. (Charles Spurgeon)
“Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco” (1 Joh 3:4).
*
Rideto malpli ol kurento kostas,
tamen ĝi pli multan lumon donas.
*
⦁ vi tralegis ⦁ vi prikonsideris
⦁ iom preĝu pri la reciproka amo ⦁ transdonu plu!
Afabla vorto pli atingas ol forto!