Numero 131 – vintro 2020

Digno de la virino

La nuntempa virino konkeras iom post iom la kon-scion pri si mem, venkas antaŭjuĝojn de jarcentoj, kiuj asignadis al ŝi duarangan lokon en la socio, batalas por tio, ke oni estimu ŝian dignon de homa persono samnivele kun viro. Eklezio aprecas kaj apogas tiujn penojn ebligontajn al nuntempa virino la socian avancon. Tio estas kiel eble plej konkorda kun spirito de la Evangelio.

Estas fakto, ke en pasinteco viroj sufiĉe ofte arogis al si la rajton por difini kondiĉojn, kiujn virino estis devigita akcepti en realigo de si mem. Kutime ŝi devis servi al sia ‚pli forta‘ kunulo kaj ŝi realigadis sian homecon en ombro de proprietulo edzo aŭ filo.

La nuntempaj movadoj feminismaj, kiuj deziras ĉia-preze egaligi virinon kun viro, faras iufoje esencajn era-rojn. Ne eblas akcepti la modelon de virino, kiu ignoras po-stulojn de propra sekso, faras el sia korpo ‚valoron‘ merka-tan kaj parolas ‚ne‘ al patrineco. Necesas rimarki, ke foto-modelinoj, kiuj por multaj fariĝis simbolo de virineco, ne havas eĉ proprajn nomojn. Oni opinias ĝenerale, ke la mal-apero de respekto al virino estas makulo de la nuntempa ci-vilizo. La virino, kiu perfidas propran virinecon, perdas la internan riĉecon kaj rezultate fariĝas sklavino de viro.

*

„Jam dekomence mi sciis, ke estas nenia espero. Tamen mi ne subiĝis malesperon. Dum tri jaroj mi persone prizorgis infanon kaj interkompreniĝis senvorte. Mi ne atentis la sendormajn noktojn, mi ne sentis laciĝon, mi ne defendis min antaŭ sindonemo. Mi deziris nur unu: por ke mia infano almenaŭ unu solan fojon diru al mi ‚panjo‘. Bedaŭrinde. Dio forprenis mian plej karan trezoron, kaj mi restis sola kun mia doloro…“

*

„Antaŭ kelkaj tagoj mi eliris el kliniko, kie mi ‚malvenkis‘ triafoje la batalon pri infano. La kuracistoj ne kapablis teni mian gravedecon. Mi havas verdire unu infanon, belan, sanan kaj inteli-gentan, sed ĝi ne estas feliĉa. Ĉiutage ĝi preĝas pri tio, por ke ‚alvenu‘ fratineto. Jam trifoje mi promesis al ĝi, ke ĝi havos fratin-eton. Bedaŭrinde, en certaj situacioj homo estas senpova…“

*

„Mi esperas, ke pastro min ekkomprenos. Mi ne akceptis pro-ponon de rektoro, kiu volis sendi min al medicino nur tial, ke ŝajnas al mi ke kiel flegistino mi havos pli multe da eblecoj al senperaj kon-taktoj kun malgrandaj infanoj, al kiuj tute mi volas sindoni. Tio estas mia vivovokiĝo. Mi havas jam aranĝitan lokon en unu el hospitaloj en infana sekcio…“

*

Historio ne multe estis facila kaj justa por la virino. Principe ĝis la plej novaj tempoj oni negaciis la rajton de virino al tuta aprobo de propra homeco. Iufoje ŝi estis vik-timo de religiaj kaj sociaj superstiĉoj. Filozofio, politiko, tradicio kaj moroj konsentis en tio, ke la rolo de virino lim-iĝas al generado kaj hejma ‚rifuĝejo‘. En tiu medio la vir-ino ne povis montri sian ‚veran‘ vizaĝon kaj ne kapablis el-profiti siajn eblecojn.

En la antikva epoko la sklavino kaj libera virino egale konsiderataj estis kiel objekto. Kaj kvankam en la tempo de sumeranoj (3a jarmilo antaŭ Kristo) la virinoj ĝuis ankoraŭ relativan liberecon, la unuaj juraj kodoj, kiuj nin atingis, indikas la sistemajn limigojn kaj plimalboniĝon de la rolo de virino. La jurkodo de Hamurabo venigas la virinon al vico de sklavinoj. Edzino konsistigis proprieton de edzo ĝis tiu grado, ke li ne nur povis ŝin mutili aŭ mort-igi, sed en la okazo de financaj malfaciloj pruntedoni, lom-bardi aŭ vendi, kun infanoj aŭ sen.

La antikvaj virinoj, se ilia vivo pasis en edzeco aŭ sklaveco, praktike havis neniajn rajtojn. Ili prezentis valo-ron pro siaj juneco, beleco aŭ patrineco kaj kiel laborforto; oni ŝatis ankaŭ iliajn artismajn kapablojn. Ĉiuj praktikoj, kiuj povis kaŭzi malfekundecon, estis severe punataj. La abort(ig)on oni konsideris kiel nekutiman krimon; virinojn, kiuj faris tion, oni palisumis, rifuzante al ili enterigon. Cer-tan escepton konsistigis pastrinoj kaj hieroduloj sindonante al sankta prostituado. Ili ĝuis sian liberecon kaj vicon da altvaloraj juraj privilegioj. Kiam oni komparas la sorton de ordinara edzino kaj patrino kun la rolo de pastrino kaj hie-rodulo, ne malfacile ekkompreni, kial virinoj inklinis al tiu kulto, kiu ne nur donadis al ili pozicion en la socio kaj cert-igis emancipadon el sub severa kuratelo de edzo, sed ankaŭ garantiis al ili la juran protekton.

En Izraelo la plej granda titolo por gloro de virino estis la patrineco, kiu certigis al ŝi la amon de edzo, la esti-mon de socio kaj la feliĉan maljunaĝon. La multnombra idaro, kaj precipe filoj konsistigis la ĉefan celon de geedz-eco; kontraŭe la plej granda malfeliĉo de virino estis sen-infaneco. Oni konsideris ĝin kiel Dian punon, ĝi kuntiris malhonoron kaj povis esti kaŭzo de perdo de edza amo.

En antikveco principe oni ne aprecis la virinan inte-lekton kaj spiriton, oni ne atentis ŝiajn eblecojn kulturo-kreajn, oni ne respektis ŝian personan dignon. Oni estimis ŝin pli pro la estetikaj ol moralaj valoroj, oni asignis al ŝi la rolon de gardantino de la familia vivo kaj utiligadis ŝiajn genereblecojn.

Esenca eraro de la pasinteco estis tio, ke oni ne reko-nis en virino la homan personon, kiu havas la rajton por re-aligi sin mem en libereco en amo kaj en vero. La virino meritas estimon ne pro tiu kaŭzo, ke ŝi estas patrino, edzino aŭ fratino, sed tial ke ŝi estas homa persono, ke ŝi estas vo-kita al persona renkonto kun Dio en amo, ke ŝi estas prido-nacita per escepta digno fare de la Kreinto. La homa per-sono povas esti utiligata al neniaj celoj. Pro la digno de homa persono la virino decidas pri si mem, havas la rajton fari elektojn en la propra nomo kaj povas tute sindoni al re-aligado de difinitaj idealoj. La virino, same kiel ankaŭ la viro, estas ento kulturokrea, posedas la senmortan animon kaj kapablas al amo. Tio signifas, ke ŝi posedas la saman homan naturon, la saman vokiĝon kaj la saman destinon surteran kaj eternan. La historio devas esti kreata de la tuta homaro, kaj la virinoj havas en ĝi sian rolon por plenumo.

Rimarku, ke viro kaj virino posedas la samajn rajtojn de homa persono, sed aliajn postulojn biologiajn kaj psi-kajn. Egaleco ne signifas identeco. Virino el sia natuto vo-kita estas al patrineco kaj nur en ĝi atingas plenon de sia personeco. Patrineco estas la lasta etapo en socia maturiĝ-ado de virino, ĉar nur fariĝante patrino ŝi transpaŝas la las-tan cirklon de ensekretigoj de sia sekso kaj akiras la plenon de virgineco. En normalaj kondiĉoj, ĉiu laŭvica akuŝo firm-igas la virinecon ne nur fizikan kaj hormonan, sed ankaŭ psikan.

La virino, kiu pro sia destino kaj interna formiĝo de korpo, agordita estas al patrineco, sin karakterizas per du kapabloj: akcepti novan vivon kaj tute fordoni sin al alia. Tio trovas esprimon en virgeco kaj patrineco, kiuj estas du principaj statoj de ŝia vivo: por valoro de patrineco ŝi pagas per valoro de virgeco. La virgeco kaj patrineco konsistigas la ‚fundamenton‘ de virina naturo kaj determinas ŝian kon-duton. En ĉi kunteksto necesas akcenti, ke ‚virineco‘ estas nenia malforteco, sed la ebleco plimultigi la spiritan akir-aĵon de homaro, la grandioza Dia donaco, espero, atendo kaj sopiro.

Rimarku, ke patrina estas la tuta korpa-spirita naturo de virino. Ne nur ŝia korpo, sed ankaŭ animo en maniero multe pli riĉa adaptita estas al flegado de la spirita vivo de homo. La virino deziras donadi vivon kaj volas prizorgi ĝin. Ŝi havas subtilan antaŭsenton de fremdaj bezonoj, pli facile ŝi penetras situacion de aliaj kaj estas pli sentema pri la homa mizero. Ŝia ĝojo kaj tristo devenas de aliaj. Ankaŭ pro tiu kaŭzo la solecaj virinoj, pro neceso aŭ elekto, entre-prenas antaŭ ĉio tiujn okupojn, kie ili povas tute sin fordoni al homo, kiu bezonas helpon. Ĉiu agado de virino surportas signon de intima engaĝiĝo. Necesas akcenti, ke virino el sia naturo pli agordita estas al patrineco ol viro al patreco. En tio enteniĝas ŝia specifa misio socia, kiun ŝi devas plen-umadi konforme al propra vokiĝo. Patrineco estas ankaŭ esprimo de la profunda konfido, kiun Dio montras al la virino.

Estas fakto, ke ĉe virino dominas la patrina impulso. Patrineco kiel valoro tipe virina, ne povas limiĝi al nasko de infano kaj zorgo pri asekuro de ĝiaj bezonoj. Virino far-iĝas plena homo pere de engaĝiĝo en propra interna disvol-viĝo, kaj ne per la biologia fakto de nasko de idaro. En iuj okazoj virgulino estas pli patrina ol virino, kiu naskis mul-tajn infanojn. La ĝusta rilatiĝo fronte al infano dependas antaŭ ĉio de riĉeco de la interna vivo.

Vi certe pravigos min, ke la aŭtentika virineco espri-miĝas en patrineco. Tamen patrineco ne povas esti venigita sole al la biologia fakto, kiu estas nasko de infano, nutrado ĝin per propra mamo kaj zorgo pri asekuro de ĝiaj bezonoj. Patrineco estas certa sinteno fronte al vivo, malfermiĝo al bezonoj de aliaj, kapablo al neprofitemaj sindonoj favore al aliaj. Tiusence oni parolas pri la patrina ‚spirito‘ de virino.

La virino, kiel estaĵo racia kaj libera, decidas pri si mem kaj neniam povas esti ies subulino. Sur la persona ebeno la patrineco devas esti elektita, tio signifas, ke devas esti konscia, libera kaj plene respondeca respondo al la al-voko de naturo mem. Ĉi tie ne temas pri la fakto de patrin-eco, kiu en iuj okazoj surprizas virinon, sed pri la ago de patrineco, kiu estas rezulto de persona elekto.

La homo estas persono, tio signifas, ke li posedas ra-cion, liberan volon, kaj pro tiu kaŭzo li rajtas pri certaj ne-rezigneblaj rajtoj de homa persono. Ago persona estas ago de sinofero kaj sindono en formo difinita de organaj fakto-roj. La plej granda ago de homa persono estas dono de vivo al alia persono. Persono agordita estas al kreado: mi ekzi-stas kaj amas, tial estas vi. La virino, kiel homa persono, rajtas vivi laŭ la patrina spirito, kiu baziĝas sur aŭtentika virineco kaj kiu estas esprimo de aŭtonomaj elektoj. Patrin-eco en ĉiu kazo devas esti malfermita al persona elekto de virino.

La patrina instinkto, kiun posedas ĉiu virino, limiĝas al deziro pri propra infano. Patrineco laŭ spirito limiĝas al defendo de aliaj, al zorgo pri aliaj, kaj ankaŭ al rezigno pri posedo de propraj infanoj, por pli bone sinoferi al aliaj. La instinkta patrineco rezultas el biologiaj leĝoj kaj kun ili estas ligita, patrineco laŭ spirito estas ago de elekto. Mult-nombraj virinoj procedas en konkordo kun la instinkta pa-trineco, sed malmultaj kapablas sin fordoni laŭ la spirita patrineco.

En la katolika Eklezio la honoro al virino atingas sian kulminon en la kulto al Plejsankta Virgulino Maria, kiu estas virino de ĉi tero, kaj samtempe patrino de la En-karniĝinta Vorto. La lastaj vortoj de Kristo eldiritaj sur la kruco montras en Maria patrinon, kiu en perspektivo de la tuta Malnova Testamento estas la plej alta esprimo de res-pekto, rekono kaj amo, kian eblas fari al virino.

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 101; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony