Numero 132 – printempo 2021
Dekalogo por saneco de korpo kaj animo
AVARO – spasmigas la intestaron kaj EGOISMO la stomakon. Tial estu malavara kaj sentu kun la malriĉuloj!
ENVIO – malhelpas la funkciadon de galo kaj he-pato. Pro tio memoru tiujn, kiuj posedas malpli multe ol vi!
FUMADO – kaŭzas kanceron. Do ĉesu fumi kaj ne venenu la komunan atmosferon vivonecesan!
INERTO – faras grasa. Pro tio aktivadu konstante kaj estu modera en la manĝado kaj trinkado!
ĴALUZO – kaŭzas skorion en la muskoloj kaj arti-koloj, faras la haŭton malpura kaj malhelpas la kreskadon de l’ ĉeloj. Do estu humila kaj rezignu!
KOLEREMO – lacigas la koron. Tial estu nek koler-ema nek ekscitiĝema, sed havu paciencon!
REGEMO – kondukas al spirmanko kaj astmo. Pro tio estu modesta kaj respektu la dezirojn de viaj homfratoj!
TIMO kaj MALTRANKVILO – ŝarĝas la renojn kaj vezikon. Pro tio trankvile portu vian ŝarĝon, kiu certe ne estas pli peza, ol vi kapablas porti!
MALSANO – estas signo, ke via vojo ne estas la ĝusta. Klopodu vivi pure kaj sen pasie, kaj vi akcelos la sanecon de korpo kaj animo!
RESPEKTU kaj AMU Dion, la fonton de la vivo, kaj viajn homfratojn! Havu bonajn pensojn kaj vi atingos veran harmonion en la spirita mondo kun amplenaj animoj!
ELEKTU – celkonscian okupon por la komuna spiri-ta bono!
ESPERANTO – la lingvo internacia, akcelas la inter-komprenon kaj amon inter la homoj!
Prilaboris Josef Eder el Gras