Numero 135 – vintro 2021

Dekalogo kaj libereco

Laŭ la konciza difino entenata en Vikipedio LIBER-ECO estas la manko de devigo, la eblo de agado konforme al propra volo. Siavice DEKALOGO (alie Dek Ordonoj) estas la aro de bazaj ordonoj moralaj, devigaj origine por la konfesantoj de judaismo, kaj poste akceptitaj fare de krist-anoj. Unuavide ĉi tiuj difinoj estas kontraŭaj kaj reciproke ekskluzivaj. La unua el ili signifas la rajton de homo por ĉiaj apartenaj al li liberoj (vidu: maldekstraĉa “Oni malperme-sas malpermesi!” aŭ “Vi faru, kion vi volas!”). La dua aso-ciiĝas kun la serio da opresaj malpermesoj ampleksantaj pli-multon da sferoj de nia vivo.

Ĉu la konformiĝo ĉiutage al la reguloj de Dekalogo limigas, ekskludas nian liberecon? Kaj eble estas kontraŭe? Eble ĝuste ĉi tiuj dek universalaj principoj reguligantaj de miloj da jaroj la interhomajn rilatojn estas la ideala kom-promiso garantianta al ĉiu maksimumon da libereco? Kio estas libereco sen moraleco? Se pro la plenumo de niaj per-sonaj kapricoj oni povas ŝteli, mensogi kaj perfidi – ni estos farantaj tion, tretante la personan liberecon de la homoj priŝtelataj, primensogataj kaj perfidataj. Se oni perturbas la bazajn rilatojn inter infanoj kaj gepatroj – tio naskas la dramajn konsekvencojn por ĉiuj senescepte! Kiam oni alla-sas la mortigadon de infanoj (abortigo laŭ deziro), pravigita iamaniere fariĝas ankaŭ la „selektado” de plenkreskuloj (eŭ-tanazio). Ne hazarde en sia pridekaloga homilio dediĉita al la kvara ordono (adresita al la juna generacio) Sankta Johano Paŭlo la 2a admonis ankaŭ gepatrojn: „Memoru, por ke vi vere meritu ĉi tiun honoron”.

P.S. En la festo de Dia Korpo la 3-an de junio 2021 en la unua programo de TVP estis montrita la muzika spek-taklo titolita „Dekalogo” (scenaro, kantoj – L.M.). Realig-itan kun ega impeto la furoran koncerton de premieroj (kun partopreno de la orkestro Kukla Band, koruso Gospel Rain kaj la plejado de steluloj de estrado kaj filmo) mi adresas al ĉiuj homoj de bona volo… Da kiuj ŝajne estas pli multe…

 

Lech Makowiecki

El: Semajnrevuo SIECI, 31.05 – 6.06.2021, paĝo 94.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony