Numero 131 – vintro 2020
DEK PRAKTIKAJ KONSILOJ POR ĈIU HOMO
- Neniam prokrastu ĝis morgaŭ,
kion vi povas fari hodiaŭ.
- Ne altrudu al alia persono laboron,
kiun vi mem povas plenumi.
- Ne elspezu monon pli frue ol ĝin vi posedas.
- Neniam aĉetu tion, kion vi ne bezonas.
- Evitu fieron – ĝi malutilos al vi pli ol malsato,
soifo kaj malvarmo.
- Neniam bedaŭru, ke tro malmulte vi manĝis.
- Kion ajn vi faras, faru prudente
kaj ĉiam rigardu la finon.
- Ne ĉagreniĝu pri malbono, kiu neniam okazos.
- Rigardu aferojn ĉiam el iliaj bonaj flankoj.
- Kiam kolero aperas en via koro, kalkulu ĝis dek,
antaŭ ol vi komencos paroli;
se vi estas tre ekscitita, kalkulu ĝis cent.
_____________________________________________
Kie aŭdos vi kanton, iru tien,
tie la homoj bonajn korojn havas –
kredu al mi, malbonaj homoj
neniam kantas.