Numero 132 – printempo 2021
Dediĉu la tempon
Dediĉu la tempon por PENSI…
Tio estas la fonto de povo.
Dediĉu la tempon po LUDI…
Tio estas la sekreto de ĉiama juneco.
Dediĉu la tempon por LEGI…
Tio estas aliro al SAĜECO…
Dediĉu la tempon por PREĜI…
Tio estas la plej supera potenco.
Dediĉu la tempon por AMI kaj ESTI AMATA…
Tio estas donaco de Dio.
Dediĉu la tempon por ESTI AMIKA…
Tio estas la vojo al feliĉo.
Dediĉu la tempon por RIDI…
Tio estas muziko de animo.
Dediĉu la tempon por DONACI…
Vivo estas tro mallonga por esti egoista.
Dediĉu la tempon por LABORI…
Tio estas la prezo de sukceso.
Dediĉu la tempon por KOMPATI…
Tio estas ŝlosilo al la enkora ĉielo.
Anonima aŭtoro
(el DB 2020/4)
______________________________________________
Kiam virino diras, ke ŝi amas la infanojn pli forte ol la edzon – ne kredu! La infanojn ŝi povas lasi portempe ĉe la najbarino. La edzon – neniam!