Numero 130 – aŭtuno 2020
De kie? Kaj kio plu?
La pandemio elvokita de la kronviruso estas kaj es-tos longe la temo dominanta en nia vivo. Esencaj demandoj koncentriĝos unuavice ĉirkaŭ la genezo de tiu dramo. Kaj samtempe iros direkte al prognozoj tiucele, por jam nun el-labori esencajn kaj konstruajn agadojn. La problemo kom-plikiĝas, ĉar la pandemio estas ne nur la afero de biologio, tio estas grandmezure la afero de la vivo socia, ekonomia kaj politika, eble antaŭ ĉio kultura.
Ni rimarku ekzemple, ke en la afero de la genezo de kronviruso aperas diversaj teorioj – ekde natura (nekaŭzita rekte de homo) evoluo de patogeno ĝis la trapensita labora-toria produkto. El la religia vidpunkto tiu viruso povas esti traktata kiel esprimo de la Dia puno aŭ kiel esprimo de la kolero de Gaia (nomata ankaŭ Patrino Tero). Se ni akcep-tos tiun duan opinion, plene paganan kaj neracian, ĝuste ni fermiĝas en la niĉo de ekoreligio, t.e. la sekta niĉo. Sed se ni ekstaros sur la grundo de serioza, dokumentita per la tuta disvolviĝo de teodiceo, opinioj de sanktuloj, koncepto de Dia kolero, tio ne signifas, ke ni ekstaras sur la klara kaj unusignifa grundo. Tre facile ja eniri ĉi tie en la sferon de la hejmkreska pseŭdoteologio, apogita per privataj revela-cioj. Facile tiam ludi la rolon de religia guruo, spertulo, kaj antaŭ ĉio profeto.
En la perspektivo de la mond-estonteco post la kron-viruso intrigas nin la vico de aferoj. Nin, kredantojn, tur-mentas la demando, ĉu ni eliros el tiu epidemio fortigitaj, ĉu kontraŭe – malfortigitaj. Ni rimarku, ke en multaj lan-doj, en multaj lokaj Eklezioj mankas la reala aliro al la Eŭkaristia Pano. En Pollando ni povas havi la nesufiĉecon de aliro al Eŭkaristio, sed ekde apero de la pandemio estis nek unu tago, en kiu Sankta Meso ne estis celebrata en niaj preĝejoj. Kaj en Okcidento tiaj preĝejoj estas multnombraj. Kiel aspektos nia kredo kaj religieco? Unuflanke multaj el ni sentas nun la malsaton je Eŭkaristio kaj la mankon de komunumo de la viva Eklezio, multaj ankaŭ etendas la ma-non al prezentitaj formoj de pieco – ni malkovras la valo-rojn de la perfekta pento, spirita Komunio, rozaria preĝo, komuna familia preĝado, la kulto al sanktuloj. Aliflanke sendube aperas la kategorio de e-katolikoj, retrovantaj sin tre bone en e-preĝejo, t.e. la virtualaj fideluloj en la virtuala mondo de religio. Nia, de animzorgantoj, tasko estos trans-lokigi ilin returne al la reala mondo.
Sac. Prof. Paweł Bortkiewicz
El: Taggazeto Nasz Dziennik, 24-04-2020, paĝo antaŭlasta.
przedostatniastrona@naszdziennik.pl
Esperantigis: Stanisław Śmigielski