Numero 129 – somero 2020

Ĉu vi estas fundamentisto?

La publicistoj de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jar-cento disvastigadis la nocion de la religia fundamentismo, laŭ kiu fundamentisto estas la furioza, malvastmensa tipo, anhelanta per avideco je ekstermo de ĉiuj pensantaj alie ol li mem kaj liaj ideologiaj aliancanoj.

La religia fundamentismo plej ofte estadas ligata kun islamo, kvankam tute ne malofte hodiaŭ aŭdeblas la voĉoj stigmatizantaj la fundamentismon kristanan, ĉu simple – la katolikan. Tamen tiu sinteno estas ĉial senrajta, eliranta el kompleta nescio de la fundamentoj de kristanismo. Ĉar kio estas la fundamentismo, se ne atingo al la plej profundaj fundamentoj ĝuste?

Muzulmanoj povas atingi al la fundamentoj de ilia propra religio, kio ajn tiuj estas, tamen ĉe la bazo de krist-anismo kuŝas la senkondiĉa ordono, por ami la Sinjoron, sian Dion, per sia tuta koro, per sia tuta animo kaj per sia tuta intelekto (…) kaj sian proksimulon kiel sin mem (Mat 22:37-39).

Ĉu do ne estis la fundamentisto Sankta Stefano, kiu sub la hajlo de ĵetataj furioze ŝtonoj vokis: “Sinjoro,ne kulpigu ilin pri ĉi tiu peko!” (Ago 7:60)?

Ĉu do ne estis la fundamentisto Sankta Damiano el Molokajo, kiu sian vivon dediĉis por servado de lepruloj, por finfine kaŭze de lepro morti?

Ĉu do ne estis la fundamentisto Sankta Maksimiliano Kolbe, kiu aŭdante la malesperan lamenton de la frakasita homo, memvole anoncis sin por la morto anstataŭ li?

Ĉu do ne estis la fundamentistino Sankta Patrino Tereza el Kalkuto?

Kaj Sankta Johano Paŭlo la Dua, senĉese anoncanta la bezonon de reveno al la fontoj de kristanismo, senlace defendanta la bazajn kredoverojn, la homan vivon kaj fa-milion – ĉu do ankaŭ li ne estis la fundamentisto?

Kaj miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj (Apo 5:11) da ceteraj Sanktuloj de la Sinjoro.

Mi ankaŭ nenion deziras pli ol esti la katolika funda-mentisto.

Kaj Vi?

Jerzy Wolak

El: Przymierze Z MARYJĄ, N-ro 107, julio/aŭgusto 2019, paĝo 39

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony