Numero 135 – vintro 2021
Ĉu Stanislavo aŭ Stanislao?
En nia lingvo la nomo Stanislavo ŝajnas esti plej taŭga formo. Stanislavo estas ekvivalento (esperantigo) de la slava nomo Stanisław / Stanislav kaj plej similas al originalo.
Stanislao estas ekvivalento de la Latina nomformo Stanislaus (kaj de la franca Stanislas), kiu fakte ekestis el Stanislavus skribata latine Stanislauus – la du najbaraj sam-specaj vokaloj uu poste kunfandiĝis en unusolan u, laŭ la latina regulo: “vocale ante vocalem corripitur” (en la franca u tute malaperis).
Prononcante ambaŭ vortojn – Stanislavo – Stanislao, ni aŭdas ke ili same bele sonas. Jes. Sed ni devas aŭdi ankaŭ la derivitajn formojn, ekzemple: “la stanislaa stilo”. Ĉi tie estiĝis malplaĉa hiato – senpera sinsekvo de du samspecaj vokaloj aa. Do nun ni rimarkas, ke “la stanislava stilo” estas pli bela, pli konvena.
Multaj virinaj nomoj montras la paralelan viran no-mon, ekzemple: Bronisława / Bronislava → Bronislavo;
Stanisława / Stanislava → Stanislavo; Gabriela → Gabrielo;
Zdzisława / Zdislava → Zdislavo. Tiel klare evidentiĝas, ke preferinda estas la termino Stanislavo. SP