Numero 129 – somero 2020
Ĉu Sinjoro Dio tentas homon?
Teologo respondas
Kristaneco elkreskas el la tradicio de mosea religio, en kiu Tiu, Kiu Estas (kp. Eli 3:14), t.e. Sinjoro Dio, deci-das pri ĉio kaj ĉio, kio okazas en ĉiu anguleto de universo, definitive ĉiakaze de Li dependas. Malgraŭ tio tamen al Dio ne eblas atribui la sintenon de tentanto, kiu insidas, ke homo subiĝu al peko kaj tiamaniere fariĝu malliberulo de malbono, kiel tio okazis en edeno, pri kio ni legas sur la komencaj paĝoj de la libro de la Genezo.
Ankaŭ la unuaj konfesantoj de Kristo baraktis kun ĉi problemo, starigante al si la titolan demandon. Kiel al ĝi ili respondadis? Tre simple: “Feliĉa estas la homo, kiu elpor-tas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj Lin amas. Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun; sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata. Tiam la dezirado, gravediĝinte, nas-kas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton. Ne trompiĝu, miaj amataj fratoj.” (Jak 1:12-16).
La respondo ŝajnas do komprenebla kaj simpla. Se tamen temas pri Sinjorpreĝo, laŭlitere tiuj cititaj de Legan-to vortoj sonas jene en la traduko el la greka en la polan lingvon: „kaj ne enkonduku nin en provon (sperton), sed savu (elŝiru) nin el (de) malhonesto (malbono)” (kp. Mat 6:13). Pli malpli same oni devas traduki ilin laŭ la teksto de Lukasa versio de la Evangelio (kp.11:4). En la Biblio de Jarmilo, en la traduko uzata interalie en la eklezia liturgio en Pollando, elpaŝas la parolturno: “kaj ne allasu, ke ni subiĝu tenton”.
Resumante, efektive ne estas bezono ŝanĝi la tekston de Patronia en la pola lingvo. Sufiĉas nur – ke tiel mi esprim-iĝos – prudente preĝi.
Sac. Jan Powroźnik
El: Semajnrevuo niedziela LITURGICZNA, n-ro 7/16 februaro 2020, paĝo 7. Esperantigis: Stanisław Śmigielski