Numero 133 – somero 2021

Centjara datreveno de la naskiĝo de Sankta Johano Paŭlo la 2-a

Kaj hodiaŭ ni povas diri ĉi tie: antaŭ cent jaroj la Sinjoro vizitis sian popolon, sendis viron, preparis lin por esti episkopo kaj gvidi la Eklezion”.

Papo Francisko en la centjariĝo de la naskiĝo de Sankta Johano Paŭlo la 2-a.

 

La 18-an de Majo 1920 naskiĝis Papo Wojtyła, beat-proklamita de Benedikto la 16-a en 2011 kaj poste sankt-proklamita de Papo Francisko la 27-an de Aprilo 2014. Multaj estas la rekordoj en lia vivo: unua neitala Papo post pli ol 450 jaroj; unua pola Papo en la historio; tria plej longa papado en la historio (27 jaroj); pli ol cent paŝtistaj vojaĝoj ekster Italio (kaj preskaŭ 150 en Italio); 14 encikli-koj, 15 apostolaj instigoj, 11 apostolaj konstitucioj, 45 apo-stolaj leteroj kaj 3288 paroladoj dum la apostolaj vojaĝoj.

Pluraj estas ankaŭ la difinoj donitaj al Johano Paŭlo la 2-a: la Papo de la dialogo, la Papo de la familio, la Papo de la junuloj.

Por ni esperantistoj li montris, ankaŭ antaŭ la elekto al la papado, proksimecon al niaj idealoj kaj kuraĝigon.

Dum lia papado la esperantista katolika movado tra-vivis multajn gravajn momentojn de sia historio: la agno-sko de IKUE kiel asocio laŭ papa juro, la aprobo de la Meslibro kaj de la Legaĵaro, la enkonduko de Esperanto inter la lingvojn uzatajn por la bondeziroj Kristnaskaj kaj Paskaj en placo Sankta Petro.

En tiu ĉi malfacila periodo, tamen, ni volas reme-mori lian homan suferadon per la vortoj kiujn Papo Franci-sko skribis en la antaŭparolo de la libro “Sankta Johano Paŭlo la 2-a: 100 jaroj. Vortoj kaj bildoj” (LEV):

“…Tio, kion ni kelkfoje riskas forgesi, kaj pri kio mi ŝatus atentigi la legantojn, estas kiom multe tiu ĉi Papo su-feris dum sia vivo.

Liaj personaj suferoj ligiĝis al tiuj de lia popolo kaj de lia nacio, Pollando. Frutempe orfo je patrino, li travivis la dramon de la morto, unue, de la tre amata frato kaj, poste, de la patro. Kiam li aliĝis al la kaŝa Seminario de Krakovo li estis perdinta ĉiujn siajn plej karajn parencojn. Sankta Johano Paŭlo la 2-a suferis kiel Papo, spertis la teruran atencon de la jaro 1981, oferis sian vivon, verŝis sian sangon por la Eklezio, kaj atestis al ni, ke ankaŭ dum la malfacila elprovo de la malsano, ĉiutage kundividita kun la Dio iĝinta Homo kaj krucumita por nia savo, oni povas resti ĝojaj, oni povas resti si mem…”.

Precipe la doloro pro la morto de lia frato Edmund kunigas lin al ĉiuj, kiuj perdas karulon pro tiu ĉi pandemio.

Edmund naskiĝis la 28-an de Aŭgusto 1906 kaj finis siajn studojn pri medicino pridiskutante sian magistran tezon la 29-an de Marto 1930: en tiu evento partoprenis ankaŭ lia patro kaj la pli malgranda frato Karol, kiu tiam estis nur dekjara. La juna doktoro Wojtyła komencis labori  en pediatra malsanulejo de Krakovo kaj poste en la hospi-talo de Bielsko.

En aŭtuno 1932 doktoro Wojtyła iĝis estro de la fako pri infektaj malsanoj. Iom poste, knabino kun skarlatino estis enhospitaligita. Neniu kuracisto volis kuraci la pacien-tinon. La kuracistoj timis la riskon esti kontaĝitaj de tiu malsano, por kiu tiutempe ne ekzistis kuracado, ĉar anko-raŭ ne ekzistis la taŭgaj antibiotikoj. Nur Edmund flegis la knabinon. Bedaŭrinde li mem estis trafita de la malsano kaj mortis iom poste, la 4-an de Decembro 1932. Li estis 26 jaraĝa.

Johano Paŭlo la 2-a diris ĉi tiujn vortojn dum inter-parolo kun André Fossard: “La morto de mia patrino pro-funde enradikiĝis en mia memoro, kaj, eble eĉ pli multe, tiu de mia frato, pro la tragikaj cirkonstancoj laŭ kiuj ĝi okazis, kaj ĉar mi estis pli matura”.

Ĵurnalisto Giampaolo Mattei en “L’Osservatore Ro-mano” malkaŝis, ke la 22-an de Majo 1995 en Pollando, antaŭ la memorŝtono, kiu rememorigas la heroecan kondu-ton de lia frato Edmund, la Papo abunde ploris, kortuŝita. “Li estis lerta kuracisto kaj havis humursenton” diris la Papo inter la singultoj.

La du fratoj, malgraŭ la granda aĝdiferenco (12 jaroj), estis tre ligitaj inter si. Kiam li estis infano, Edmund ĉiam zorgis pri sia frato. Johano Paŭlo la 2-a havis dum sia tuta vivo grandan admiron por la sanservaj laboristoj kaj ĉiam kuraĝigis ilin ĉie ajn, kien li iris.                 (T.F.)

 

El la revuo Katolika Sento, n-ro 3/2020, p.1-4.

___________________________________________________________________________________

 

Tri frazojn elpensis la diablo:

1) mi rapidas,

2) mi ne havas tempon,

3) bonvolu ne ĝeni min.

Se ni ne volas havi kunecon kun la diablo, do:

⦁ ni ne montru rapidemon al proksimuloj,

⦁ ni havu tempon por ĉiuj,

⦁ ni ne estu tro gravaj.

        Pas. Kristoforo Małachowski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony