Numero 135 – vintro 2021
Centjara datreveno de la morto de Antoni Grabowski
Antaŭ cent jaroj forpasis en Varsovio granda adepto de la ideo de lingvo internacia, inĝeniero Antoni Grabowski. Kiam li hazarde eksciis, ke iu Doktoro Esperanto en Varso-vio kreis internacian lingvon, tiam li tuj decidis serĉi la kre-inton (en 1887 j.). Okazis la interkonatiĝo kaj ili ambaŭ ligis kreivajn kontaktojn.
Inĝeniero Antoni Grabowski kemiisto, estis ankaŭ poligloto, posedis pli ol dek lingvojn. Li rapide ellernis Es-peranton kaj komencis traduki en Esperanton gravajn litera-turajn verkojn. Per siaj tradukoj li volis pruvi valoron de la lingvo de Ludoviko Lazaro Zamenhof (pseŭdonimo Doktoro Esperanto). Liaj tradukoj speciale bone sukcesis en poezio. Antoni Grabowski grave kontribuis por la lingvo mem, li prilaboris kaj eldonis polan-esperantan kaj esperantan-polan vortaron.
Grabowski naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe
Dobra apud Ĥeŭmno (Chełmno). Kiel junulo li frekventis re-alan gimnazion en Toruń, ĉar tie ekloĝis liaj gepatroj post forlaso de Nowe Dobra. Post la studado en vroclava univer-sitato kaj nelonga praktiko en Ĉeĥio, li loĝis kaj laboris en Rusio en la urbo Ivanovo Vozniesiensk kaj tie li ekorganizis unuan en Rusio grupon de esperantistoj.
Post reveno al Varsovio en la jaro 1904 li komencis agi en tiea poresperanta movado kaj iĝis prezidanto de la Varsovia Esperanto-Societo. Valoras aldoni, ke elde pseŭdo-nimo “Doktoro Esperanto” oni kutimis uzi la vorton Espe-ranto kiel nomon por la internacia lingvo kreita de Doktoro Esperanto, varsovia okul-kuracisto Ludoviko Zamenhof.
En la jaro 1905 li estis sekretario de la Unua Inter-nacia Esperanto-Kongreso en Francio en la urbo Bulonjo ĉe maro kaj eniris la kreitan tie konstantan Lingvan Akademion kiel direktoro de gramatika sekcio. Dum la oka Monda Kon-greso de Esperanto en Krakovo (1912 j.) Grabowski plenu-mis funkcion de vicprezidanto. Ĉiam li agis samtempe kiel tradukanto de la pola literaturo. Valora estas lia antologio El parnaso de popoluj, aperinta en 1913. Ĝi enhavas 116 tradu-kojn de poezio el 30 lingvoj.
Antoni Grabowski tre aktivis en la movado, kaj tre multe tradukis. Kiam komenciĝis la unua mondmilito, lia fa-milio fuĝis al Rusio, sed li mem, kiel prusa civitano kaj pro sia malbona sanstato restis en Varsovio kaj baldaŭ poste li forveturis al la urboj Toruń kaj Bydgoszcz. En Toruń loĝis liaj gefamilianoj kaj en Bydgoszcz geamikoj-esperantistoj. Post reveno al Varsovio en 1915, pli intensiĝis liaj kontaktoj kun doktoro Ludoviko Zamenhof.
Pro lia granda poemtraduko Sinjoro Tadeo, kiun li faris dum la unua mondmilito por sin konsoli dum la foresto de siaj familianoj, oni konsideras lin patro de la esperanta poezio. Ĉi tiu verko aperis en la jaro 1918, bedaŭrinde jam post la morto de L.L. Zamenhof.
Post la milito, kiam lia familio revenis al Varsovio lia sanstato estas jam tre malbona. Kaj mizera stato de lia fami-lio malebligis efikan kuracadon. La granda, meritplena espe-rantisto kaj kemiisto forpasis en Varsovio la 4-an de Julio 1921, kaj estis entombigita en la tombejo “Powązki”.
Antoni Grabowski havas neforgeseblajn meritojn por la evoluo de Esperanto. Sub lia gvidado la Akademio de Es-peranto donis plenan, sciencan formuladon de la strukturo de Esperanto kaj indikis vojojn por ĝia evoluo. Lia esperanta vortaro, eldonita en la jaro 1910, estis samtempe la plej valora kodigo de la esperanta leksiko.
Lia porlingva kaj porkemia agado estis kaj plu restas alte taksata, ekzemple en Toruń en la lernejo, kiun li frek-ventis, (la lernejo situas ĉe Zaułek Prosowy 1) oni pendigis (en 1998) imponan memortabulon kun la teksto memorig-anta liajn meritojn:
Antoni Grabowski fidela filo de „Ĥeŭmna Tero”
eminenta kemiisto koloristo de teksaĵoj kunkreinto
de pola kemia vortaro patro de la esperanta poezio
tradukinto de “Sinjoro Tadeo” fondinto de pola
Esperanto societo.
En la jaroj 2001-2002 en Varsovio sinsekve aperis du eldonoj de biografia libro pri la famulo, prilaborita de konata historiistino Zofia Banet-Fornalowa. Post la jarcento esper-antistoj ne nur memoras, sed ankaŭ alte taksas lin.
Gloro al tiuj, kiuj multe meritas por ĉio nobla!
Romuald Skaliński