Numero 128 – printempo 2020
Celo de geedzeco
Lastatempe la modelo de kristana geedzeco kaj fami-lio profunde transformiĝas. Ĉi tiu fakto determinata estas per la sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj faktoroj. La iama mo-delo de patriarka familio ne respondas al nuntempa realeco.
Ne sen influo estas ankaŭ la fakto, ke la nuntempa virino ‚elbatalis‘ konvenan al si lokon en la vivo politika, socia kaj profesia. Ŝi akiris ĉiujn rajtojn de homa persono, ŝi fariĝis egala al viro en la persona digno, ŝi postulas res-pekton por propra libereco.
En pasinteco geedziĝo estis kontraktata surbaze de sociaj konvencioj. La amo, kvankam oni parolis pri ĝi, okupadis pli malproksiman lokon. Oni simple opiniis, ke ĝi venos kun la tempo. Al geedzoj oni starigis la esencan tas-kon: naskon kaj edukon de idaro. Tio kuŝis en la intereso de socio, ĉar multnombraj familioj estis kaŭzo de ekono-mia disvolviĝo.
*
„Mi opinias, ke la sencon al geedza vivo donas sole la infa-noj. Resto ne gravas. Mia edzo neniam montras al mi afekcion. Se ne la infanoj, mi ne eltenus kun li“.
*
„Geedziĝo estas gravega ago en la vivo kaj tial oni devas unue pripensi, kial oni faras tiun decidon. Mi pensas serioze pri ge-edzeco kaj prepariĝas al ĝi, kvankam mi ne havas ankoraŭ fianĉinon. Mi edziĝos en la estonteco tial, por ne retiriĝi antaŭ respondeco, kiun kunportas geedzeco, por sperti la amon kiu daŭras dum la tuta vivo, por havi infanojn kiuj povus ĝoji pro la belo de ĉi tiu mondo“.
*
„Mi havas unu infanon. Ĝi dankoŝuldas sian vivon sole al edzo, ĉar mi volis interrompi gravedecon. Mi estis juna kaj volis ĝui liberecon, kaj la edzo deziris tiumaniere kunigi min kun hejmo kaj kun si. La aliaj infanoj ne naskiĝis. Ne tial, ke mi ne ŝatas infanojn, sed simple ili ne interesas min“.
*
Homo ĉiam pli bone komprenas sian propran dignon, propran mision kaj kunlaboron kun Dio, kiu kreis lin laŭ sia imago. La naturo, kies celo estas realigadi la volon de Kreinto, bezonas homon, por ke ĝi povu malkaŝi la riĉecon de siaj eblecoj. La homo, kiu ankaŭ estis kreita de Dio, el-komprenis en la lastaj tempoj, ke lia tasko estas eliro el ‚ebeno‘ de la naturo kaj realigado sin mem en libereco, en amo kaj en vero.
Oni opinias, ke malkovro de amo estas la plej granda revolucio de nia tempo. Dum multaj jarcentoj oni vidis fa-milion kiel institucion en la servo al socio. La nasko kaj eduko de idaro fariĝis la ĉefa celo de geedzoj. La valideco de geedza kontrakto dependis de la fizika kapablo por nasko de idaro kaj de la libera interkonsento. Fideleco estis necesa kondiĉo por kreo de familio. La Eklezio benis tiun kontrakton, eĉ se ‚geedzoj‘ havis po kelkaj jaroj. La valid-eco de kontrakto dependis de libervola ‚jes‘ kaj de ge-edzeco-komplemento, kio havis lokon en la momento de komenco de seksa kunvivado.
La nuntempa homo rimarkas en geedzeco antaŭ ĉio la komunecon de amo, kiu ebligas al viro kaj virino realig-adi sin mem. La geedzeco, kiu baziĝas sur malfermiĝo de ‚mi‘ fronte al ‚vi‘, fariĝis privilegiita loko, kie viro kaj vir-ino rekonas sin kiel personoj, ekligas dialogon en amo kaj kompletigas sin en kunteksto de la tuta vivo. En ĉi situacio la elekto de partnero ne tiom dependas de la sociaj faktoroj kaj ekonomiaj kondiĉoj, kiom prefere de la spirita matur-eco de homo, kiu devas fariĝi dua ‚mi‘. La stabileco de ge-edzeco baziĝas sur la libera dialogo inter viro kaj virino.
En ĉi kunteksto profundiĝis la kompreno de amo kiel plej kara valoro en la vivo. Antaŭe oni opiniis, ke la funda-mentan valoron konsistigas ekzisto, sed hodiaŭ oni asertas, ke la vivo sen amo ne havas sencon. Geedzeco, kiel perso-na komuneco apogita sur amo, estas celo en si mem. En ĉi perspektivo la idaro ne motivas la sencon de geedzeco nek estas la ĉefa celo. Tio ne signifas, ke generado descendas sur malantaŭan planon en geedzeco, sed amo devas ‚antaŭ-iri‘ naskon de idaro. Kaj ĉi tie naskiĝas la problemo de res-pondeca patreco. En ĉiu kazo la infano devas esti frukto de la reciproka amo de geedzoj.
Homo posedas ne nur difinitajn bezonojn, sed ankaŭ dezirojn, sopirojn kaj revojn. La geedza amo, kiu ne konas limitojn kaj kondiĉojn, estas fonto de vivo kaj kuraĝo, ne-meritita donaco, kiu senĉese mirigas homon per la valoro, kiu donas koloron al vivo. Geedzeco, kiu baziĝas sur la plena kaj senkondiĉa sinfordono al alia persono, ne povas esti venigita al ‚bono‘ konsuma.
Rimarku, ke la celo de geedzeco estas la amo, kies esencon konsistigas la kapablo al totala sinfordono al alia persono. Tiu ĉi sinfordono realiĝas sur la tri niveloj: fizika, psika kaj spirita. Inter viro kaj virino ekestas unika en sia speco unueco, kiun la Sankta Skribo difinas: ili du estos unu karno. Esprimo de ĉi tiu unuiĝo estas la infano. En ĝi ‚mi‘ kaj ‚vi‘ formas unuecon fizikan, kiu ‚enkorpigas‘ ilian amon. Tio estas kiel eble plej konkorda kun la korpa-spirita naturo de homo.
La geedza amo el sia naturo estas servo fronte al vivo. La realigo de ĉi tasko postulas la senton de respond-eco por aliaj, la personan maturecon kaj kapablon al nepro-fitemaj oferoj favore al aliulo. Necesas akcenti, ke la ge-edzoj ne kreas novan vivon, sed sole ĝin transdonas kaj tial ili devas kalkuli kun la Dia volo kaj moralaj principoj. Ni diru al ni sincere: homo, estiel estulo racia kaj libera ‚kon-damnita‘ estas je moraleco kaj forĵetante ĝin – li elpaŝas kontraŭ si mem.
Ĉiu aŭtentika geedza amo trovas sian ‚enkorpigon‘ en la infano, en kiu ‚mi‘ kaj ‚vi‘ estos unuigitaj por ĉiam. Ĝi estas frukto de amo kiu kunigas viron kaj virinon, esprimo de intima komuneco, signo de spirita ligo. En ĝi estas ‚senmortigita‘ tio, kio esprimiĝas en ‚ni‘: senlima amo, totala sinfordono kaj raviĝo pri homeco de amata per-sono. La infano devas montri al la mondo, kia amo kunig-adis ĝiajn gepatrojn. Ne mirige do, ke la celo de geedzeco estas la reciproka amo inter viro kaj virino, kiu la amo ‚en-korpiĝas‘ en la infano. Nasko kaj eduko de idaro apartenas al esenco de la misio, kiun Dio komisiis al geedzoj.
Atentu pri la fakto, ke ‚patreco‘ kaj ‚patrineco‘ ebli-gas al viro kaj virino partoprenon en la mistero de Dio kiu estas Kreinto kaj Sinjoro de ĉia vivo sur la tero. La geedzoj kapablas fari la plej grandan verkon sur la ebeno de naturo, kiu estas la ekzistigo de nova homa persono. La homo estas la plej bela Dia intenco: li pensas, volas kaj amas. La dono de vivo al infano estas ankaŭ kreado de historio, formado de estonteco kaj influado al realeco. Tio signifas ankaŭ aktivan eniĝon en la savon, kiun Kristo realigas senĉese sur la tero: infano fariĝas membro de la Mistika Korpo de Kristo.
En ĉi kunteksto necesas substreki la grandegan res-pondecon, kiu ripozas sur la geedzoj. La seksa agado, kiu ebligas al viro kaj virino la kunlaboradon kun Dio en la verko de viv-transdonado, ne povas esti sinkonfido al blin-daj fortoj de la naturo. Ĉiu sekskuniĝo devas esti ago kon-scia, libera kaj plene respondeca. La infano, antaŭ ol estos koncipita en la korpo, devus esti ‚koncipita‘ en la menso, volo kaj koro, tio signifas, ke la infano devas esti volata, dezirata kaj amata.
La geedzoj, kiuj ‚anticipe‘ premisas, ke ili ne havos infanojn – ne alkreskas al realigado de aŭentika amo. La amo estas malfermiĝo al aliaj, kapablo al neprofitemaj oferoj, sinfordono ĝis la definitivaj limoj favore al alia homo. La infano estas ĝuste frukto de tia amo. Ne mirige do, ke la amo de patrino al infano konsiderata estas kiel la plej granda grado de amo ĝenerale. La ‚asekuro‘ antaŭ in-fano estas pruvo, ke infano ne scipovas eliri el ensorĉita mondeto de propraj aferoj, por raviĝi pri aliaj, por senlime sinfordoni al aliaj, por malfermiĝi al aliaj. Necesas akcenti, ke tio estas ankŭ forĵeto de la socia kaj religia misio, ĉar la geedza amo havas socian dimension: el sia naturo orienti-gita estas al generado.
La geedza amo, kiu ‚enkorpiĝas‘ en la infano, estas sindevigo fronte al aliaj por la tuta vivo, sindevigo fronte al edz(in)o, fronte al idaro, fronte al socio kaj fronte al Dio. Ĉi amo postulas la personan maturecon, la senton de inter-na respondeco kaj la respekton de homa digno de partnero. Ni diru al ni sincere: la geedzeco ne feliĉigas ‚aŭtomate‘ partnerojn nur tial, ke estas ligo de du personoj, sed estas tasko por realigo, kiun oni alprenas duope. Ne ĉiuj alkres-kas interne por realigi ĉi tiun taskon.
La geedza sindevigo postulas:
– senĉesan sinfordonon: edz(in)o estas la unua kun-ulo dumvoje al eterneco; necesas venki la individuan ego-ismon, por helpi al li(ŝi) en la spirita disvolviĝo orientigita al Dio; la sinfordono por ‚vi‘ devus manifestiĝi sur ĉiuj viv-etapoj;
– reciprokan amon: la geedzoj devus krei unuecon en pensoj, deziroj kaj aspiroj; tiu unueco devus profundiĝi kun tempopaso; amo estas ne nur ‚mi‘, sed antaŭ ĉio ‚vi‘; en tio enteniĝas la akcepto de alia homo tia, kia li estas, la kapa-blo por pardonado kaj deziro, por fariĝi inda je amo de partnero;
– respondecan patrecon: ne sufiĉas doni la vivon al infano, sed necesas antaŭ ĉio ĝin edukadi, ebligi al ĝi al-kreskadon al plena homeco, sekurigi konvenajn vivkondi-ĉojn; la seksa kunvivado devas esti agado plene respond-eca;
– malfermiĝon al aliaj: la geedzeco ne povas limiĝ-adi al egoismo praktikata duope; la geedza amo devas esti malfermita al ĉiu homa estulo, kiu povas esti ekzistigita, malfermiĝo al aliaj postulas ankaŭ, por ekinteresiĝi pri tiuj, kiuj vivas apud ni sur la areno de tempo kaj estas bezonan-taj;
– reciprokan sinfordonon sur la korpa ebeno: seks-kuniĝo, kiu estas specifa maniero de esprimiĝado de la ge-edza amo, devus esti reciproka donaco, kaj ne serĉado de persona plezuro; ne kalkuli kun partnero en ĉi kazo espri-mas sole la egoismon de geedza partnero.
Estas tute ekster ĉia dubo, ke al geedzeco necesas konvene prepariĝi. La preparo al geedzeco signifas forma-don de karaktero, sinekzercon en neprofitema ofero por aliaj kaj kapablon de sinfordono por superaj ideoj. La celo de geedzeco estas ĉiam la sama: reciproka amo de geedzoj, kiu ‚enkorpiĝas‘ en la infano. Malakcepto de infano estas fermiĝo en la propra egoismo. Sac. Henriko Łuczak (p. 86)