Numero 134 – aŭtuno 2021
Celibato
La celibato estas problemo senĉese aktuala. Entrepre-nas ĝin publicistoj, kuracistoj, teologoj. Multaj homoj faras al si la demandon: kial la Eklezio postulas de siaj ministroj tian rezignon?
Oni devas sincere diri, ke la motivado el pasintaj jar-centoj ne ĉiam estas konvinka por la nuntempa homo, kiu havas siajn kontraŭargumentojn. Ĉu eble la valoro de celi-bato devaluiĝis?
*
“La pastroj eldiras multe da belaj vortoj pri la amo, geedzeco kaj familio. Tute prave ili postulas respekton por la moralaj reguloj en la geedza kunvivado. Fine ni estas ne nur homoj, sed kristanoj. Tamen, kiam mi aŭskultas tiujn superbajn instruojn pri la geedzeco, mi faras al mi la demandon: kiom da pastroj kapablus finrealigi la katolikan ins-truon koncerne la geedzecon, se ili mem havus la edzinon kaj infa-nojn? Mi timas, ke …”
*
„Mi ne vidas ian malhelpon en tio, ke la pastroj povu edziĝi. Mi opinias tamen, ke tio ne estas problemo, kiun ni devus solvi. Se la Eklezio postulas de la pastroj celibaton, tio signifas, ke ĝi havas iajn motivojn por tio.
En la pasinteco mi konis unu junan pastron. Ekde junaĝo ni loĝis apude estiel najbaroj. En iu momento venis krizo. Li ekvidis en mi iun pli ol koleginon. Tamen mi sukcesis konservi la normalan pru-denton.
Post kelkaj jaroj ni renkontiĝis en funebra ceremonio de mia fratino. Li estis tre ekvilibrita, serena kaj kontenta. Mi havis la impre-son, ke la krizo estis venkita. De pli longa tempo mi preĝis pri tio…”
Instruistino, 31-jara
*
“Mi opinias, ke la pastro ne devus edziĝi. Ni volas vidi en li intiman amikon, sed li devas esti ‘alia’ ol ni. Malgraŭ ĉio ŝajnas al mi, ke sacerdoto estas ‘super’ ni, estas peranto inter Dio kaj homo, li for-donis sin por la ekskluziva servo al la Eklezio. Tia li restu!”
Profesorino pri filozofio, 35-jara
*
Aktuale klerikoj en la Romkatolika Eklezio estas de-voligitaj al celibato. La celibato konsistas en tio, ke la kle-rikoj ne povas geedziĝi kaj la edziĝintaj viroj ne povas ricevi la ordinan sakramenton.
Oni devas klare signi, ke la celibato estas afero de la eklezia disciplino kaj ne doktrina problemo. La Eklezio ĝin enkondukis kaj la Eklezio povas ĝin abolicii. La elekto de la Apostoloj farita de Kristo tute ne estis dependigita de ilia celibato. En la unuaj jarcentoj edziĝintoj ricevadis la pastran ordinon kun tio, ke forigataj estis disde ordinado tiuj, kiuj duafoje edziĝadis. La unuaj kristanoj metadis sur la amon, kiu estas pli forta ol morto kaj etendiĝas trans tombon. La geedziĝo estas sakramento, samkiel ankaŭ la ordino, sed la celibato ne estas sakramento. La sacerdoto engreftiĝis en Kriston surbaze de la sakramento de bapto, kaj ne surbaze de la celibato, tamen lia povo fluas el la pastra ordino. Kristo pri la celibato neniam parolis kaj en la Biblio ne estas iaj indikoj, ke la celibato devas validi ĝis la fino de la mondo. Ŝajnas al mi, ke el tiu ĝuste kaŭzo, ke la Biblio nenie parolas ion pri la celibato, oni serĉas diversajn motivadojn por la leĝo de la eklezia juro. Ne ĉiam tiuj motivadoj estis kon-vinkaj.
Sur la celibaton eblas rigardi laŭ diversa vidpunkto. Konataj estas okazoj, ke iu akceptas la celibaton estiel vivo-stilon, por gajni profitan cirkonstancon en laboro, en engaĝo, en servo al aliuloj. El tio rezultas, ke la geedza vivo ne estas ununura eblo por la homo. La matura persono povas finrezi-gni pri ĉi tiu vivo kaj tute ne sentos sin malgrandigita. Ni ko-nas la problemon pri sublimigo de la seksimpulso. Hodiaŭ oni aŭdas pli ol unufoje la erarajn opiniojn, ke ekster la ge-edza vivo la homo ne povas plene finrealigi sin mem.
La celibato estas elekto, kaj ne dampo de vitalaj fortoj, reprezalio ĉu ankaŭ fuĝo disde propra sekseco. Mi supozas, ke ĉi tiun elekton efektivigas la matura persono, konscia pri siaj agoj kaj kiu jam pli frue akceptis sian seksan realecon. En la vivo ni devas tre of te rezigni pri unuj valoroj, por povi gajni la aliajn. La kapablo elekti estas esprimo de la persona matureco.
Diversaj kaŭzoj influis tion, ke la Eklezio decidis, por ke la celibato estu unu el la rekoniloj de la katolikaj pastroj. Ŝajnas, ke se ĉi tiu decido ne estus farita sub la inspiro de la Sankta Spirito, la celibato ne eltenus la tempoprovon. La kristanoj estas konvinkitaj, ke Kristo estas realo daŭre aktu-ala kaj tagon post tago skribas la dian-homan historion per siaj grandiozaj venkoj. Povas esti ke tio estas unu al liaj venkoj?
Ĉiu socio rajtas starigi certajn kondiĉojn al tiuj, kiuj prenas sur sin specialan taskon por la bono de tuto. La Ekle-zio ankaŭ rajtas subigi al fajroprovo de amo tiujn, kies ‘pro-fesio devas esti amo’. Ŝajnas al mi, ke la celibato estas pago de plejalta prezo por la pastreco, kaj per tio mem estas la pruvo pri amo. En la vivo tiel jam estadas, ke ju pli grandan valoron ni volas gajni, des pli grandan prezon ni devas pagi. Do ne mirige, ke la valoron de pastreco oni pagas per la geedzeco.
La celibato ne baziĝas sur negacio, manko de estimo fronte al virino ĉu ankaŭ malgrandigo de la valoro de ge-edzeco. Al Dio oni ne oferas aĵojn senutilajn, ĉar la ofero ha-vus nenian sencon. La Eklezio postulas de siaj ministroj la celibaton tiucele, por ke ili povu sin dediĉi al la flama amo: amo de Dio fronte al homoj kaj amo de homoj fronte al Dio. La celibato neniam estis celo en si mem, sed rimedo, kon-diĉo de plilarĝe komprenata amo. La ĉasteco, kiu ne trans-formiĝas en amon, fariĝas senfrukta kaj al neniu bezona.
Atentu la principan momenton: ĉe la bazo de ĉiuj aferoj traviĝas amo. En tio troviĝas la alvoko direktita de Dio fronte al la homo. La realigado de la amo povas alpreni diversajn konkretajn formojn. Ne eblas negi, ke en la geedz-eco realiĝas la dialogo de amo inter personoj, ke la esprimo de tiu amo estas la geedza kunvivado, ke ĝuste ĝi profun-digas la spiritan ligon inter la geedzoj. Aliflanke necesas memori pri tio, ke la vivo konas multe da pasaĵoj kaj nuan-coj, tial do en difinita kazo la rezigno pri geedzeco estas ankaŭ la esprimo de amo. Sed la demando: kiu amo estas supera – senigita estas de plej malgranda senco. La amo havas unu nomon: deziron pri la totala sindediĉo.
Psikologoj tre prave atentigas pri tio, ke sur la natura ebeno tre malfacile trovi la sencon de celibato. Subtakso de la valoro de seksa vivo estas esprimo de patalogio. Okazas celibatuloj, kiuj provas konvinki aliulojn, ke ilia vivovojo estas la plej valora tra devaluado de la seksa vivo. Tiuspeca artefarita levado de la valoro de celibato ne havas eĉ plej malgrandan sencon. Ni ĉiuj estas alvokitaj al la amo.
Ne miru pri tio, ke iuj ne kapablas finkompreni la sen-con de celibato kaj ĝian religion dimension. Por akcepto kaj konservo de la celibato bezona estas la konoido al Kristo estiel la Amo, kiu kapablas koncentri sur si la tutan fordonon de homo. Oni devas ekkredi, ke Dio donas al homo la egal-rangan ŝancon de liberiĝo el egoismo kaj de realigado sin mem. La historio indikas, ke la Eklezio efektivigis la ĝustan elekton.
Dum la daŭro de historio la ekleziaj verkistoj indik-adis diversajn pozitivajn motivojn, laŭ kiuj la Eklezio akcep-tis la celibaton. Eblas venigi ilin principe al unu: ‘specifa’ formo de la imitado de Kristo. La kristanoj jam dekomence opiniis la seksan moderecon, kaj precipe la libervolan virg-econ, kiel certan signon de perfekteco. Oni vidis en tio la tutplenan spiritan oferon el si por Dio. Estas vero, ke la celi-bato konata estis jam antaŭ Kristo, sed la Eklezio metis sur tiun ‘signon’ alian enhavon. Kun tempopaso tiu ‘signo’ far-iĝadis ĉiam pli legebla. Ni ĉiuj konscias tion, ke sekve de la origina peko ‘korpo deziras kontraŭ spirito’, kaj tiu malhar-monio aparte reliefiĝas en la sektoro de seksa vivo, tial do la celibato konservita en la Romkatolika Eklezio havas sencon.
La pastra pureco havas valoron redemptan. La vivo-sperto montras, al kia humiligo povas alkonduki la lozigo de moroj. Por la homo ne sufiĉas la seksumo, el kiu oni faras ne unufoje idolon, sed bezona estas la aŭtentika amo, kora ligo, reciproka zorgo. Oni scias, ke ĉi tiujn valorojn oni realigas por la prezo de plej grandaj rezignoj, kaj ne ĉiuj al tio al-kreskas. Pro tio la humiligataj edzinoj, la maljuste traktataj infanoj, la rompitaj knabinoj. La sacerdoto estas tiu, kiu pen-tofaras, kompensas kaj bridas. Per la mistero de la komuno de la sanktuloj li atingas la specifajn gracojn persisti por la tentataj kaj la gracon leviĝi por la falintaj. Tiumaniere super la ĝenerala malpureco ekestas la fluo de pureco, kiu savas la mondon.
La celibato estas signo de la libereco, kiu servas. La ‘senedzineco por la regno’ havas ne nur la esprimivon de eskatologia signo, sed ankaŭ la socian signifon en la vivo kaj servado al la Dia popolo. La sacerdoto, rezignante pri tiu pa-treco kiu estas partopreno de geedzoj, fariĝas alimaniere ‘homo por la aliuloj’, danke al tio li povas realigadi la patre-con en la spirita dimensio. La animzorga vokiĝo de la sacer-doto estas universala kaj plejofte ĝi estas ligita kun servo en la difinita komunumo de la popolo de Dio, en kiu ĉiu aten-das la zorgon, la memoron, la amon. La koro de sacerdoto, por ke ĝi estu preta al tia servo – ĝi devas esti libera. Kaj ĝuste tian liberecon donas la celibato.
Rimarku, ke la celibato, kies esencon konsistigas la rezigno pri unu valoro, por atingi alian valoron, plilarĝigas la sferon de libereco de la konkreta homo kaj donas al li la eblon sindediĉi al la gefratoj kadre de la Mistika Korpo de Kristo. Tamen ligiĝas kun tio iuspeca risko, ke iuj ne alkres-kas al utiligo de tiuj ebloj. Kaj tio estas doloraj dramoj de la homoj, kiuj ne realiĝis, ne eltenis la grandan provon de amo, retiris sian engaĝitecon. Pli facile ilin kondamni ol finkom-preni…
La Eklezio jam dekomence kalkulis kun tiu risko, sed rigardante reale la vivon ĝi venis al la konkludo, ke pli da argumentoj estas ‘por’ ol ‘kontraŭ’ la celibato. Ĉiu rezigno, se elfluas el la deziro pri atingo de pli granda valoro, kon-sistigas por la konkreta homo la ŝancon kaj ne danĝeron en lia memrealigo.
Sac. Henriko Łuczak
[Maturiĝado al amo, p. 116; tr. SP]
_________________________________________________________________________________
Ni havas vortojn por vendi, vortojn por aĉeti, vortojn por krei vortojn, sed daŭre ni bezonas vortojn por pensi.
Ni havas vortojn por mortigi, vortojn por dormi, vortojn por urĝi, sed ni bezonas vortojn por ami.
Ni havas maŝinojn por skribi vortojn: diktafonojn, magnetofonojn, mikrofonojn, telefonojn.
Ni havas vortojn por fari bruon, sed ĉiam pli mankas al ni vortoj por paroli. (Gianni Rodari)