Numero 127 – vintro 2019

Biblia multi-kulti

  1. Fronte al la ondo da enmigrantoj, elmigrintoj kaj

fuĝintoj, kia alvenas ĝis nia kontinento, viva estas la de-mando, ĉu en ĉi fluo ni sukcesos konservi nian identecon. En ĉi kunteksto ni legas la biblian rakonton pri la sanigo de filino de la kanaana virino, paganino, kiun faris Sinjoro Jesuo. Observante evangeliajn rakontojn, oni povas diri, ke Kristo nevolonte forlasadis sian teran patrujon. Krom la renkonto kun la kanaana virino sur la kartoj de Evangelio ni vidas Lin ankoraŭ en Dekapolo, la lando, en kiu Li liberigis disde legio da malbonaj spiritoj la obseditan ho-mon. Sed la eliro malantaŭ limoj de sia tera patrujo mon-tras, ke Kristo volis per sia sava verko ĉirkaŭpreni la tutan homaron.

 

  1. 2. La tempoj, en kiuj vivis kaj agadis Sinjoro Jesuo, estis signitaj per la renkonto kaj interŝanĝo de la kulturoj: greka, romia kaj proksimorienta. Tiu multi-kulti ne alportis tamen ian dauran intermiksiĝon, rezulte de kiu estus kreita iu nova kvalito. Post jarcentoj montriĝis, ke tiun lukton de kulturoj venkis kristanismo. Hodiaŭ ĝi ŝajnas esti en defen-sivo. Sed ĝuste ĝi havas la promeson, ke “la pordegoj de la infero ne venkos ĝin”. Kaj ĉi tie la esenca rimarko: dum pasintaj dekkelkaj jarcentoj super la eŭropa civilizacio do-minis modeloj, kiuj venadis kiel la proponoj donantaj al ĝi la luman estontecon. Multaj el ili estis konstruataj en mal-amikeco al kristanismo. Ili foriradis, farante bedaŭrinde grandajn damaĝojn, kaj la instruado de Kristo renaskiĝadis kaj daŭris, eĉ se ĝi estadis nur la propono por “malgranda gregeto”.
  2. 3. La kanaana virino simbolas la paganan mondon, kiu inklinas al Kristo. Ĉi perspektivon, pri kio parolas la biblia legaĵo, montradis la malnovtestamentaj profetoj: “Mi venigos la fremdulojn sur mian sanktan monton kaj ĝojigos ilin en mia templo. Ili aliĝos al Mi, ilia Sinjoro, por servi al Mi, glori mian nomon kaj obei al Mi.” – anoncas la aŭtoro de Libro de Jesajo. La disĉiploj de Jesuo sciis tion kaj sen-tis, ke Dio de Izraelo vokas ne nur la elektitan popolon, sed ankaŭ la tutan homaron. Bonege ekkomprenis tion la Ekle-zio de la unua generacio de siaj konfesantoj, kiu al la ko-munumoj akceptadis ne nur Judojn, sed ankaŭ paganojn. Kio pli, estas paganoj kiuj fariĝadis la forto dominanta en komunumoj de la disĉiploj de Sinjoro Jesuo.

 

  1. 4. La evangelizado ne timas renkonton kun la kultu-roj foraj de tiuj, kiuj kreadis la Eklezion en Eŭropo kaj sur la kontinentoj, kie tiu dominas. Pruvas tion la ĉeestado de kristanaj misiistoj sur ĉiu el kontinentoj. Ili ne faras tie kul-turan revolucion. Ili klopodas enskribadi la instruadon de Evangelio en tiujn kulturojn ĉi tie kaj nun. Kaj kiu scias, ĉu la plej granda problemo de nia kontinento, kiu postulas la novan evangelizadon, ne estas tio, kiel la instruadon de Evangelio enskribi en eŭropajn ĉi tie kaj nun.

 

Sac. Zbigniew Niemirski

iemirki.niemirski@gosc.pl

El: Semajna Revuo Gość Niedzielny, n-ro 33/2017, paĝo 15

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

*

Estu brava kaj prudenta! Estu forta sed ne dura!

Memoru, ke per ĝentileco ĉien vi trafos!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony