Numero 135 – vintro 2021
Benata
Dostojevskij en unu el siaj romanoj ordonis al diablo rakonti, kian mondon li planas organizi al ĉiuj homoj. „Ni ordonos al ili labori, kaj en libera tempo ni organizos al ili vivon kiel al infanoj ludadon… Ni permesos al ili eĉ peki, sciante, ke ili estas tiel malfortaj kaj perpleksaj. Ni indikos al ili multajn sendolorajn manierojn fuĝi antaŭ la ŝarĝo de respondeco”. Homoj fordonados sin al „la tento de pano kaj povo”. „La bazo por funkciado de tiu sendia mondo estos spionado. Ĉiu membro de socio ŝuldanta gvati alian kaj devas denunci lin… Ĉiuj estas sklavoj, egalaj en sklaveco. (…) Ni proklamas la ĝeneralan detruon! Ni flamigos incen-diojn, ni dissemos legendojn inter popolo. Komenciĝos ĥaoso, ekŝanceliĝos ĉio en fundamentoj, kiel neniam ĝis nun en la mondo. Ekmalsaĝiĝos la mondo, ekploros la tero al oldaj dioj”.
Legante ĉi profetan vizion de Dostojevskij, mi ek-pensis: kiomfoje homo provos konstrui sur la ruinoj de kristaneco “pli bonan mondon”? Kiomfoje ankoraŭ li bal-butos pri “la granda rekomenco”, “agendo 2030”, “la nova inkluziva kapitalismo”, “tutmondiĝa edukado”, “la moderna humanismo”? Ne sufiĉas al ni la leciono donita de naziistoj, maoistoj, bolŝevikoj, scientologoj, frenezaj eksperimentistoj ornamitaj per antaŭtuketoj aŭ laborvestoj de genetikaj labor-ejoj?
Mi ekpensis ankaŭ, ke la natura efiko de la liberiĝo de Izraelidoj el multjarcenta, nehoma egipta sklaveco devis esti beraĥa – beno. Je la beno ripozas la ĉiujara festado de Pasko honore al la Sinjoro, la formon de beno alprenadas preskaŭ ĉiu biblia preĝo. Ankaŭ la beno montriĝis la plej grava, spontana reago de homoj al la renkonto kun Resu-rektinto. Atestantoj de la kontakto kun la Dia mortvenkinto ne sciipovis esprimi tion, kion en si ili sentis, alimaniere kiel per beno. Kristano benas Dion por la suprenigo je “altecoj ĉielaj en Kristo”, por pratempa Dia elektiteco, por Lia sankteco kaj senmakuleco, por pardono de pekoj, por la graco de filigo, fine por la senco de vivo: la ekzistado “por la gloro de Lia majesto”. Arkiepiskopo Fulton Ŝeen klarigis, ke la diferenco inter preĝo kaj adorado konsistas en tio, ke kiam homo preĝas, li pensas pri si mem, kaj kiam adoras Dion, li ĵetas sin en Liajn manojn. Vere, kristano sen beno devas rememorigi la kurbiĝintan ploristinon pasumantan en la funebrantaro de pelataj antaŭen sklavoj. Kion li tie faras?
Sac. Robert SKRZYPCZAK, dogmisto
El: Gość Niedzielny, n-ro 27, 11a de julio 2021, paĝo 14
Esperantigis: Stanisław Śmigielski